Sinjoro Tadeo/El la antaŭparolo al la unua Esperantlingva eldono

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sinjoro Tadeo Indekso : Sinjoro Tadeo
de Adam Mickiewicz
El la antaŭparolo al la unua Esperantlingva eldono
Libro Unua

...La traduko de la tuta epopeo en lingvon Esperanto ŝajnis al mi, pro la grandegaj malfacilecoj, afero preskaŭ neebla; almenaŭ mi neniam kuraĝis mpensi, ke miaj fortoj por tia tasko povus sufiĉi. Sed en la jaro 1916, kiam mi kolektis malgrandan aldonon por mia "El Parnaso de popoloj", tiam tentite de samideano S. K., post longa ŝanceliĝado mi decidiĝis aldoni kelkajn belegajn fragmentojn el ĉi tiu verko. Vizitante la malsanan, neforgeseblan karan Majstron, mi ricevis la respondon: "Traduku la tutaĵon". Mi ekridis, ĉal al mi ŝajnis, ke la Majstro naive postulas neeblaĵon. Sed doktoro Zamenhof ne ĉesis min emigi dum ĉiu mia nova vizito, ĝis mi fine subiĝis kaj komencis en decembro de la jaro 1916 la tradukadon, kun malfido, ke mi iam ĝin finos. Tamen komencinte mi jam ne ĉesis. La Majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprimmanieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn. Poste, malgrŭ mia malbona sanstato, mi daŭrigis la laboron, kiu postulis streĉon de ĉiuj miaj animfortoj por plenumi la lastan deziron de mia kara amiko, la granda kreinto de nia lingvo. Nun mi prezentas la verkon al la Esperantisaro en la konviko, ke mi faris bonan servon al la patrujo kaj al nia tutmonda afero.

La tradukon mi faris kun granda pietismo por la pola originalo kal la lingvo Esperanto, penante eble plej fidele transdoni la enhavon kaj ĝian formon. Kvankam esperantaj vortoj estas ĝenerale pli longaj ol polaj, la flekebleco kaj elasteco de Esperanto permesis al mi koncizigi la lingvon kaj konservi la formon de la originalo preskaŭ sen pliigo de versoj; nur en kelkaj lokoj oni trovos verson aldonitan, kiu tiakaŭze ne estas nombrita en la dekversa kalkulado.

En lingvo Esperanto, kiu havas konstantan akcenton, verso ĉiam egalritma, en la granda eposa verko kiel "Sinjoro Tadeo" estus unutona kaj ĝi ne transdonus la muzikon de la originalo. La skemon de la uzata verso dektrisilaba kun konstanta akcento sur la sesa kaj dekdua silabo, mi donis jam en "El Parnaso". La leganto baldaŭ alkutimiĝos kaj sentos kiel moviĝeme la ritmo sekvas la penson kaj kiel bele ĝi ilustras la enhavon. Ekzapmle, kiam en libro Dekdua, v. 855 la suno kun osceda hiatuso.

"Ekdormante, per varma aero ekspiras",

la ritmo kvazaŭ "balancante, kantante ĝin lulas al dormo"; sed jen formiĝis legionoj (Libo Dekdua, v. 720)

"Kaj jam laŭtakt marŝas harmoniaj sonoj".

Dum la traduko mi ofte devis admiri, kiel sonopentraj estas la vortoj de Esperanto. Tute fidela, preskaŭ laŭvorta traduko permesis konservi ankaŭ la poezian onomatopeon de la originalo, kiel la atenta leganto rimarkos tion en la Koncerto de Jankjel, en la Tempesto, en la Ĉaso ktp.

Mi intencas doni la verkon kun portreto de la poeto kaj kun ilustraĵoj de Andriolli1. La nuna tempo, kiu maltoble pligrandigis ĉe ni la eldonkostojn, tion jam ne permesis. Eble iam mi prosperos aperigi apartan albumon.


La tradukinto

Varsovio, en februaro de la jaro 1918.


1  Rimarko de la eldonejo: Al la nuna eldono de "Sinjoro Tadeo" estas aldonitaj ilustaĵoj de E.M. Andriolli, la granda pola pentristo (1836-1893).