Sinjoro Tadeo/Libro Deka

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Libro Naŭa Indekso : Sinjoro Tadeo
de Adam Mickiewicz
Tradukita de Antoni Grabowski
Emigracio — Jacek
Libro Dekunua


Interkonsilo pri sendanĝerigo de l' sorto de venkintoj — Intertraktado kun Rikov — Adiaŭdiro — Grava malkaŝo — Espero

Matenaj nuboj, dise komence kurante
Kiele nigraj birdoj al zenit' flugante,
Ĉiam ariĝis. Suno apenaŭ al subo
Ekiris el tagmezo, jam grandega nubo
Ĉielduonon kovris. La vento akcelis
Densiĝantan nubegon kaj suben ĝin pelis,
Ĝis, unu flank', duone de ĉiel' ŝirite,
Al tero kliniĝante, larĝe etendite,
En sin prenante ventojn, kiel granda velo,
10 De l' sudo okcidenten kuris sur ĉielo.

Estis moment' mallaŭta — kaj aero tute
Silentis, surde, kvazaŭ de teruro mute.
Grenoj, kiuj antaŭe kuŝiĝis kaj skuis
Ree supren la oran spikaron, kaj bruis
Kiel ondaro, staras nun tute senmove,
Al ĉiel' rigardas, pajlon skuas denove.
Verdaj salikoj, poploj ĉe vojo starantaj
Kiele ploristinoj ĉe tombo, klinantaj
Fruntojn, kaj kiuj plektis longajn brakojn vente,
20 Dislasinte harligojn siajn blankarĝente,
Staras malvivaj, mutaj, laŭ esprim' similaj
Al funebraj Niobostatuoj Sipilaj (1) .
Sole tremolo skuas per la foliaro.

Hejmen reveni kutime ne ŝatas brutaro,
Paŝtistojn ne atendas nune; ariĝante,
Ĝi forlasas nutraĵon, al domo kurante.
Bovviro hufe fosas, korne plugas teron,
Kaj per muĝo teruras de l' brutar' ceteron;
Bovino ĉielen levas okulegon mire,
30 Malfermas buŝon, ĝemas profunde sopire;
Porkviro malrapidas, grincas kaj koleras,
Kaj grenofaskojn ŝteli provize, preferas.
Birdojn kaŝis la herboj, tegmentoj, arbaroj;
Nur lagetojn ĉirkaŭas da kornikoj aroj.
Ili per gravaj paŝoj ĉirkaŭ promenante,
Al nigraj nuboj nigrajn okulojn turnante,
El seka gorĝ' eligas la langon, etendas
Larĝe siajn flugilojn kaj banon atendas.
Sed tro fortan tempeston ili antaŭvidis,
40 Kvazaŭ nub' leviĝinte, al arbar' rapidis.
Lasta, neatingebla en flugo, birdeto,
Nigran nubon memfide fendas, hirundeton
Fine ĝi kugle falas.

Ĵus en la momentoj
Kun moskvuloj batalon fininte terure,
Nobelar' sub tegmentojn rifuĝas forkure,
Lasante batalkampon, kie elementoj
Batalos.

Okcidento ankoraŭ orumas
Teron: ĝi malserene, flavoruĝe lumas.
Jam nubo ombrojn kvazaŭ retojn, etendante,
50 Forkaptas lumorestojn, sunon postkurante,
Kvazaŭ ĝin kapti, antaŭ suben iro, provas.
Kelkaj ventegoj iam sube sin traŝovas,
Unu postkuras duan, pluvogutojn ŝutas:
Grandaj, belaj kaj rondaj, kvazaŭ hajlo gutas.

Ventegoj interbrake sin kaptis subite,
Luktas en fajfegantajn rondojn kuntordite,
Ruliĝas sur lagetoj, akvon funde skuas,
Ruliĝas sur herbaroj, en junkoj fajfbruas;
Ŝprucas salikbranĉetoj, flugas herb', falĉate,
60 En venton, kiel haroj, manplene ŝirate,
Mikse kun garbaj krispoj. Ventoj hurlas, falas
Sur kampojn, renversiĝas, baraktas, batalas,
Fosas, ŝiras terbulojn, al vent' tria faris
Aperton; vent' ŝiriĝis el grundo, ekstaris
Humkolone: ruliĝas piramidaj ruloj,
Kapboras sablon, ŝutas ĝin al stelokuloj,
Plene blovas, malfermas supre tuboveston:
Ĝis, kun tuta ĥaoso da akvo, polvaĵo,
70 Pajlo, folioj, branĉoj, herbkovra ŝiraĵo,
Ventegoj en arbaron ekbatis profunde,
Muĝante kiel ursoj.

Plaŭdas pluv' abunde,
Dense, kvazaŭ kribrate. Tondr' ekmuĝis nune:
Gutoj kuniĝis, kiel kordoj, ligas kune
Jen per longaj plektaĵoj teron kun ĉieloj,
Jen fluas per tavoloj, kvazaŭ el siteloj.
Jam tute kovris teron, kun kupol' ĉiela,
Nigra nokt' kaj tempesto, ol nokt' pli malhela.
Horizont' iam krevas derande-alrande:
80 Tempestanĝelo, kiel suno, ega grande,
Vizaĝe lumas, ree mortvualkovrante,
Forkuras, nubojpordon krake fermis tondrabate.
Ree tempest' pli forta, pluveg' pli intensa,
Malhel' preskaŭ palpebla, tiom dika, densa.
Poste pluv' mallaŭtiĝas, tondro por momento
Ekdormas, revekiĝas, verŝas pluvtorento,
Ĝis ĉio kvietiĝas. Nur la arboj brue
Moviĝas ĉirkaŭ domo — pluv' murmuras plue.

Tre dezirinda estis nun tempestvetero.
90 Ĉar, krepuske, pluvego en bataltereno
Plenigis vojojn, ŝiris pontojn sur rivero,
El bieno fermitan faris fortikaĵon.
Do, pri okazintaĵoj en Soplicbieno
Famo ne povis iri tuj en ĉirkaŭaĵon.
Kaj dependis nobelojsorto de mistero.

Grava interkonsilo estas ĉe l' Juĝisto.
En lito kuŝas pala, sanga Almozisto,
Lacigita, sed mense sana; li disponas,
Kaj Juĝisto plenumas, kion li ordonas:
100 Invitas Ĉambelanon, Rikovon venigas,
Vokas Ŝlosiston, poste la pordon ŝlosigas.
Interparol' sekreta daŭris dum la horo,
Ĝis tiel interrompis ĝin Rikov sinjoro,
Ĵetante, sur la tablon, monujon orplenan:
"Moŝtoj Laĥoj, jam uzas vi proverbon jenan,
Ke ĉiu ruso ŝtelas; diru demandito,
Ke li konis Moskvulon, jen Rikov, Nikito
Nikitiĉ', kapitano rota, kun medaloj
Ok, kaj tri krucoj, havis ilin por bataloj:
110 Jen medal por Oĉakov, jen por Izmailov (2) ,
Jen por batal' ĉe Novi, jen por Prejsiŝ-Ilov,
Tiu por Korsakova fama reirado
El apud Zuriĥ; ankaŭ por kuraĝo spado;
Li havis de marŝalo mem, tri kontentigojn,
Kaj de l' caro du laŭdojn, kaj kvar memorigojn,
Ĉion skribe".

"Sed turnu, Kapitan', atenton,
Vokis Verm', se ne volas vi interkonsenton,
Kio kun vi fariĝos? Aranĝi aferon,
Vi donis vorton".

"Vere, mi faros ceteron,
Diris Rikov, jen ree vorto! Kaj pro kio?
120 Ĉar via pereigo taŭgus por nenio!
Mi, honestulo, ŝatas vin, Laĥoj, pro tio,
Ke vi, gajuloj, bonaj por drinko, regalo,
Kaj same, kuraĝuloj, taŭgas por batalo.
Rusa proverbo diras, ke kiu veturas,
Iam defalas; kiu nun antaŭe kuras,
Morgaŭ poste; batanto sentos morgaŭ baton;
Do ne koleri vivo instruas soldaton.
El kie homo prenus tiom da kolero,
Koleri pro malvenko! Oĉakovafero
130 Estis sanga; ĉe Zuriĥ ar' infanteria
Pereis; ĉe Aŭsterlic' — tuta roto mia.
Kaj antaŭe, Koscjuŝko, apud Raclavice (3) —
Mi serĝentis — taĉmenton mian forfalĉigis:
Kio sekvis? Mi ree, ĉe Macjejovice (4) ,
Kaj per lanco du bravajn nobelojn mortigis:
Kun falĉil', Mokronovski iris antaŭ fronto,
Al kanonisto tranĉis for manon kun lonto (5) .
Oj! vi Laĥoj! Patrujo! mi ĉion ja sentas,
Mi Rikov! car' ordonas, kaj ni tion pentas.
140 Ĉu Laĥoj nin koncernas? Moskvon — Moskvularo,
Polujon — Laĥoj havu! ne permesas caro".

La Juĝisto rediris: "Sinjor' Kapitano,
Ke vi honestas, scias ĉiu civitano,
Ĉe kiu, ekde jaroj vi loĝis en paco;
Sed ne koleru, bona amik', pro l' donaco:
Ni ne volis ofendi vin, kuraĝis oron
Dediĉi, vin konante neriĉan sinjoron".

"Aĥ, jegroj! vokis Rikov: mia roto tuta
Mortpikita! kaj ĉio estas kulpo Pluta!
150 Li, komandant', respondos pri tio ĉe caro;
Kaj tiun monon prenu al vi sinjoraro;
Kapitana salajro ne estas ja riĉa,
Sed por punĉo kaj pipo da tabak', sufiĉa.
Mi vin ŝatas, ĉar kune manĝas, trinkas dome,
Babilas, diboĉetas kaj vivas ja home.
Mi vin defendos, kiam juĝesploro estos;
Honestvorton mi donas, mi bone atestos.
Ni diros, ke ni venis ĉi tien vizite,
Trinkis, dancis, eĉ iom ebrietigite;
160 Plut' okaze komandis fajron doni cele,
Batal' ! bataliono pereis iele.
Se sinjoroj esploron per oro apogos,
Vi elturniĝos. Nune mi nur tion diros,
Kion de mi jam aŭdis la rapirhavanto,
Ke mi estas nur dua, Plut' — la komandanto:
Plut' restis viva, povas do fleksi hoketojn,
Ke vi pereos; estas li fiintriganto;
Oni ŝtopu en lian buŝon bankbiletojn.
Nu, kun longa rapiro, Sinjoro Nobelo,
170 Ĉu kun Plut' konsentiĝo jam venis al celo?"

Gervaz' ĉirkaŭrigardis, kalvaĵon glatigis,
Senzorge manbalancis kaj kvazaŭ sciigis:
Jam farite. Sed Rikov insisti ne ĉesis:
"Ĉu Plut', per vort' certiga, silenti promesis?"
Ŝlosisto, kiun tedis demandoj, kolere,
Klinis miengrave la fingron altere,
Svingis manon, por ĉesi parolojn cetere,
Kaj diris: "Ne perfidos Plut', mi je fendilo
Ĵuras, ke ĉesis lia kun iu babilo" —
180 Gervaz' mallevis manojn, per fingroj klakbruis,
Kvazaŭ tutan misteron el manoj forskuis.

Tiun malklaran geston aŭdantoj komprenis,
Staris kaj sin kun miro okulekzamenis
En silent' malserena. Rikov post minuto
Diris: "Lup' rabis bruton, pereis ĉe bruto!"
"Requiescat in pace" (6) , diris Ĉambelano;
Kaj ĵuĝisto: "Videbla estas Dia mano!
Mi ne sciis, pri sango mi senkulpas plene".

Verm' el kusen; leviĝis, sidis malserene
190 Kaj diris al Ŝlosisto kun rigard' severa:
"Granda peko — mortigo de hom' senlibera!
Eĉ malamikon venĝi malpermesas Kristo!
Vi certe antaŭ Dio, respondos Ŝlosisto!
Unu estas escepto: se faris persono
Ne stultvenĝe, sed sole 'pro publico bono' (7) ".
Ŝlosist' balancis kapon kaj manon ĉe zono,
Kaj diris palpebrume: "Pro publico bono!"

Pri Plut' Majoro plie oni ne parolis,
Sekvatage lin dome vane trovi volis,
200 Vane oni difinis por kadavro pagon:
Majoro malaperis, kvazaŭ falus lagon.
Pri malaper', diversa estis opinio;
Neniu sciis certe tiam, nek post tio.
Vane oni demande tedis sen bezono
Ŝlosiston; li nur diris: "Pro publico bono".
Vojski konis sekreton; sed per vort' ligite,
Maljunulo silentis, kvazaŭ ensorĉite.

Rikov ĉambron forlasis ost traktat' finita;
Verm' ordonis, ke venu nobelar' milita,
210 Al kiu dignoplene diris Ĉambelano:
"Fratoj! nian armilon benis Dia mano;
Sed al Moŝtoj konfesu mi sen ĉirkaŭfrazoj,
Ke el batal' rezultos malbonaj okazoj.
Kulpaj ĉi tie estas ĉiuj, ni eraris;
Verm', ke famojvastigon tro ageme faris;
Ŝlosist', nobeloj, ĝuste ne komprenis sencon;
Milit' kun rusoj havos ne baldaŭ komencon;
Dume, kiuj ĉeestis ĉefe en afero,
Ne povas en Litvujo resti sen danĝero;
220 Do vi devas forkuri Landon Varsovian:
Kun sinjoro, Baptisro nomata, Mateo
Savu kapojn Verŝilo, Razilo, Tadeo
Trans Njemen, por alliĝi taĉmenton nacian.
Ni tial vin kaj Pluton, dum via foresto,
Akuzos je kulp'; tiel saviĝos la resto.
Adiaŭ por nelonge; estas certespero,
Ke printempe ekbrilos aŭror' de libero,
Ke Litvo adiaŭas vin kiel migrantojn,
Por baldaŭ vin revidi venkplenajn savantojn.
230 Juĝist' por voj' preparos ĉion laŭ bezono;
Kaj mi, laŭ kapableco, vin helpos per mono".

Pravecon de l' konsilo sentis nobelaro:
Ĉar kiu unufoje malpacis kun caro,
Kun li ne repaciĝos sur tero sincere,
Kaj batali aŭ putri devas mallibere.
Do ili sin rigardis malgaje, silente,
Eksopiris kaj kapojn balancis konsente.

Polo, kiu pro tio ĉe popoloj famas,
Ke, pli ol vivon, sian hejmlandon li amas,
240 Ĉiam pretas forlasi ĝin, sur fremda tero
Travivi longajn jarojn en vaga mizero,
Batali homojn, sorton, dum en tondrvetero,
Lumas al li, pri servo al Patruj', espero.

Oni volas vojaĝi tuj; nur tiu plano
Ne plaĉis tiaforme al sinjor' Buĥmano:
Prudentulo en la batalo ne ĉeestis,
Sed, pri konsil' aŭdante, voĉon doni venis,
Trovis projekton — bona, volis aliigi,
Pli precize disvolvi, ekzakte klarigi:
250 Antaŭe kolektita estu komisio,
Por konsideri celojn de l' Emigracio,
Rimedojn, manierojn, rilatojn krom tio.
Mallongeco de tempo malhelpis, domaĝe
Plenumi, kion Buĥman konsilis tre saĝe.
Nobelar' adiaŭas, en vojon ekiras.

Sed Juĝisto Tadeon en ĉambron retiras,
Dirante: "Pastro! tempo estas diri tion,
Pri kio mi hieraŭ ricevis la scion:
KeTadeo sincere amas Zoifieton;
260 Antaŭ forir', li turnu je ŝia man' peton.
Kun onklin' mi parolis: ŝi fine konsentas;
Zonjo ankaŭ pri volo zorganta kontentas.
Se ni ne povas paron tuj geedze ligi,
Estus bone, almenaŭ ilin fianĉigi,
Nun antaŭ forveturo: juna koro voje,
Kiel sciate, tentojn havas diversfoje;
Kaj ja, se edzoringon rigardas okulo,
Ke li jam estas edzo, memoras junulo,
En si al fremdaj tentoj estingas fervoron;
270 Ĉar grandan forton havas edzringo sur koron.

"Min, antaŭ tridek jaroj, venkis korinklino.
Kaj mi akiris koron de Marto fraŭlino.
Ni estis gefianĉoj; sed Dio ne benis
La ligon, kaj orfigis min kaj ŝin forprenis
Al sia gloro, belan, de Vojski idinon,
De bona amik' mia, Hreĉeĥo, filinon.
Restis al mi de ŝia virto rememoro,
Kaj de ĉarmoj, kaj tiu ĉi ringo el oro.
Kiam mi ĝin rigardas, mortintino mia
280 Staras antaŭ okuloj: el favoro Dia
Ĝis nun, al fiamĉino, fidela mi restas,
Kvankam dua, sufiĉe bela Vojskidino,
Similetas al mia Marto, amatino!"

Tion dire rigardis ringon maljunulo,
Turnis manon kaj viŝis larmojn el okulo:
"Frat', li finis, ĉu iĝos fianĉa soleno?
Ili sin amas, vorton donis Telimeno".

Sed Tadeo alkuras kaj diras tre vive:
290 "Per kio mi redankos onklon efektive,
Kiu penas senĉese pri feliĉo mia!
Aĥ! bona onkl', mi estus feliĉe radia!
Se Zonjeto nun iĝus mia fianĉino,
Se mi scius, ke estos ŝi mia edzino;
Sed mi diros malkaŝe: fianĉiĝo mia
Ne povas tuj okazi; estas kaŭzo...kia?
Ne demandu...Se Zonjo atendi volontos,
Eble pli bonan, indan, baldaŭ min renkontos:
Eble konstanto gajnos reciprokon ŝian,
300 Eble iom ornamos gloro nomon mian;
Se baldaŭan revenon ebligos sukceso,
Tiam mi memorigos onklon pri l' promeso,
Surgenue salutos mi karan Zonjeton;
Se libera ŝi estos, mi petos maneton.
Nun mi eble por longe iĝas emigrulo;
Dume povas al Zonjo plaĉi aliulo;
Ligi ŝin, mi ne volas; pri reciprokeco
Peti, ne meritinte, estus malindeco!"

Kiam la vortojn diris junulo korsente,
310 Kiel du perloberoj, ekbrilis arĝente
Du larmoj sur pupiloj grandaj el lazuro,
Sur liajn ambaŭ vangojn ruliĝis en kuro.

Sed, el alkovprofundo, Zonjeto scivola,
Tra l' fend' aŭskultis, aŭdis pri interparola
Sekret' : kiel Tadeo, sen tim', simplavorte,
Konfesis amon — ŝia kor' ektremis forte —
Kaj ŝi vidis du grandajn larmojn en pupiloj:
Do, kvankam ŝi ne sciis pri sekretligiloj:
Kial li ŝin ekamis? kaj kial forkuras?
320 Ŝi malĝojis pro tio, ke li forveturas.
Unue de junulo ŝin altiris flata,
Stranga, granda novaĵo: ŝi estas amata.
Do ŝi kuris al sia doma altareto,
Prenis el ĝi bildeton kun relikvujeto (8) :
Sur la bildeto estis Sankta Genovefo,
Kaj en relikvo, vesto de Sankta Jozefo,
Fianĉo kaj de junaj fianĉoj patrono;
Kaj ŝi iris en ĉambron kun sanktaĵojdono.

"Sinjor' jam forveturas? Por vojo mi donos
330 Al vi donacon, ankaŭ averte proponos,
Ke la relikvojn ĉiam kunportu sinjoro,
Kaj bildeton, kaj havu Zonjon en memoro.
Di-Sinjoro vin sane kaj feliĉe gvidu,
Ke vi al ni feliĉe baldaŭ rerapidu".
Ŝi mallevis la kapon; el okulbluetoj
Fermitaj, malavare ruliĝis larmetoj;
Kaj Zonjo, kun fermitaj palpebroj starante,
Silentis, brilantan larmaron ŝutante.

Tadeo prenis donojn, kisante maneton,
340 Kaj diris: "Mi adiaŭdiras fraŭlineton!
Adiaŭ, min memoru, iam preĝu pie
Por mi Zofi' !..." Paroli li ne povis plie.

Sed Graf' kun Telimeno subite eniris
Kaj vidis, kiel juna par' adiaŭdiris;
Kortuŝite, rigardis Graf' al Telimeno,
Kaj diris: "Bela estas tia simpla sceno!
Dum paŝtistinanimon lasas de soldato
Animo, kiel ŝipon, tempeste, boato.
Vere, nenio tiom korsentojn ardigas,
350 Kiel, kiam de koro sin koro forigas.
Tempo — vento: malgrandan kandelon estingos;
Granda brulo en vento eksplodon atingos.
Mia amo fortiĝos pli dum foresteco.
Soplico! mi suspektis vin pri rivaleco;
La eraro kunkaŭzis nian kvereladon,
Min devigis eligi kontraŭ vi la spadon.
Mi rimarkas eraron: vin, al paŝtistino,
Kaj min, al bela Nimfo, donis korinklino.
En malamikojsango nun dronu rankoroj!
360 Ne per mortiga fero militos la koroj;
Nian aman disputon decidu batalo:
Kiun el ni korsente superas rivalo!
Ni foriros de niaj plej karaj rigardoj,
Ambaŭ rapidos kontraŭ glavoj, ĵetponardoj;
Ni luktu per konstanto, sufero anima,
Malamikojn postkuru kun brako sentima".
Telimenon rigardis Graf' post tiu diro;
Ŝi nenion respondis, en grandega miro.

"Grafo! diris Juĝisto, pro kio vi vere
370 Forveturas? Vi povas resti sendanĝere.
Nobelojn registaro vipus kaj arestus;
Vi, Grafo, en bienoj sendifekta restus;
Vi konas registaron: de vi, homo riĉa,
Enspezduono estos elaĉet' sufiĉa".

"Ĝin baras, diris Grafo, karaktero mia,
Se ne amato, estos mi hero' nacia;
Amozorge mi vokos konsolon de gloro,
Mi estos granda brake, mizerul' en koro".

Telimeno demandis: "Kio estas bara
380 Ami, esti feliĉa?" — "De destinoj povo,
Diris Graf", antaŭsentoj, per mistera movo,
Puŝas al fremdaj limoj, verk' neordinara.
Mi intencis, honore al vi Telimeno,
Bruligi flamojn apud altar' de Himeno (9)
Sed la junulo donis al mi beladmonon,
Ŝirante mem, bonvole, sian edzokronon.
Kurante, sian koron provi kontraŭ baroj
De ŝanĝa sorto kaj en sangaj militfaroj.
Hodiaŭ komenciĝas mia novepoko.
390 Mia armilo sonis ĉe Birbante-roko;
En Polujo ĝi trovu vastan resonadon!"
Li finis kaj fiere ekbatis la spadon.

"Laŭdinda, diris Vermo, estas la fervoro:
Iru kun mono, roton vi formu, sinjoro,
Laŭ Vladimir' Potocki (10) : li francojn mirigis
Per milionofero; garantiaĵigis
Princ' Dominik Radzivil (11) el bienoj rentojn
Kaj armigis du novajn ĉevalregimentojn.
Veturu, prenu monon: da brakoj — sufiĉe
400 En Dukland', mankas mono; vojaĝu feliĉe!"

Telimen', rigardinte Grafon malĝoje,
Diris: "Vee, nenio vin haltigos voje!
Kavaliro! konkerante militan arenon
Al amatinkoloro turnadu rigardon!
(rubandon deŝirinte, ŝi faris kokardon
Kaj sur bruston de Grafo alpingis gustplene.)
La koloro vin gvidu al fajr' pafegila,
Kontraŭ pluvo sulfura kaj lancaro brila;
Kaj kiam vin glorigos jam heroaj faroj,
410 Kaj kiam vualigos senmortaj laŭraroj
Sangan kaskon, pro venkoj fieran: rigardon
Ankoraŭ tiam turnu sur tiun kokardon,
Memoru manon, kiu ĝin fiksis unue!"
Ŝi donis manon — Graf' ĝin kisis ekgenue;
Telimen' metis tukon al okulo sia,
Kaj de supre rigardis Grafon per alia.
Grafo ŝin adiaŭis kun amemocio;
Ŝi sopiris, sed ŝultrojn ekmovis ĉe tio.

 

"Graf', rapidu, malfrue jam!" Juĝist' proponis.
420 Kaj Verm', minacmiene: "Ĉesu jam! aldonis,
Rapidu!" — Pastr' ordonon de Juĝist' akcelas,
Disigas aman paron kaj el ĉambro pelas.

Dume Tadeo onklon larme ĉirkaŭprenis
Kaj kisante la manon de Kvestulo tenis.
Verm', al brusto tempiojn de knabo preminte,
Sur lian kapon manojn krucforme metinte,
Ĉielon rigardis: "Filo! kun Dio!" diris
Kaj ekploris...Tadeo jam post sojlon iris.
Juĝist' demandis: "Frato, vi diros nenion
430 Al li eĉ nun? Ankoraŭ ne havos ekscion
Knabo — antaŭ vojaĝo — "Ne! diris Kvestulo,
(Plorante, kun kovrita per manoj okulo),
Ĉu li, mizera, sciu pri patroekzisto,
Kiu sin kaŝis kiel fripon', mortigisto?
Dio vidas konsoldeziron: el tio
Por la pekoj oferon mi faros al Dio".

"Tempo,diris Juĝisto, pensi pri vi, frato:
Homo, en via aĝo kaj malsana stato,
Kun aliuloj kune elmigri ne povos;
440 Vi diris, ke vi certan rifuĝejon trovos;
Diru kie? Rapidu ni, briĉko — jungita.
Ĉe l' arbarist' plej bone vi estus kaŝita".

Verm', kapbalance, diris: "Ĝis maten' atendi
Mi povas; kaj nun volu al preposto sendi,
Ke plej rapide venu li kun viatiko (12) .
Forigu ĉiujn, lasu Ŝlosiston, amiko!
Ŝlosu pordon!". —

Juĝisto laŭ ordonoj faris,
Ĉe Verm' sur lit' sidiĝis, kaj Gervazo staris,
450 Kaj sur manoj klinitan frunton apogante.

Verm', antaŭ ekparolo, Ŝlosiston severe
Rigardante, konservis silenton mistere.
Kiel ĥirurg' antaŭe manmole tuŝas
Korpon malsanan, antaŭ ol ĝin tranĉe puŝas:
Tiel Vermo okulojesprimon mildigis
Kaj ilin sur okuloj de Gervaz' irigis,
Fine, kvazaŭ li blinde ekbati deziris,
Kovris per man' okulojn kaj voĉforte diris:

"Mi estas Jacek Soplica..."

Ĉe tiu vortsono
460 Ŝlosist' paliĝis, klinis sin, per korpduono
Antaŭen fleksita staris li, unukrure,
Kiel monta ŝtonego haltigita kure;
Li malfermis okulojn, buŝondislarĝigis
Per dentblanko minace, lipharojn hirtigis,
Rapiron ellasinte, ĉe plank' ĝin retenis
Per genuoj, kaj klingon dekstramane prenis,
Premante ĝin; rapiro, rapiro post li etendita,
Per longa nigra pinto balancis Ŝlosisto
Estas tiam simila al linko vundita,
470 Kiu el arb' okulojn celas al ĉasisto:
Sangokule fajreras, volve sin blovplenas,
Voston svingas, murmuras kaj lipharojn movas.

"Sinjor' Rembajlo, diris Pastro, ne teruras
Min homkoler': min vokas Dio. Mi alĵuras
Vin en nomo de mondo-Savinto, de Kristo,
Kiu sur kruco benis al ekzekutisto,
Kaj peton de fripono akceptis: kvietu,
Aŭskultu, kion diros mi, kun pacienco,
Ke mi, por malpezigo de la konscienco,
480 Ricevu la pardonon, almenaŭ ĝin petu:
Aŭskultinte konfeson, vi faros laŭ volo".
Kaj li kunmetis ambaŭ manojn ĉe l' parolo,
Kvazaŭ preĝe. Ŝlosisto, mire sin reŝovis,
Batis per mano frunton kaj la ŝultrojn movis.

Kaj Pastro ekrakontis sian intimecon
Kun Horeŝko, al lia filino amecon,
Kaj tial kun Tablestro siajn malkonsentojn.
Li parolis senorde, ofte miksis pentojn
Kaj plendojn en konfeson, ofte jam intencis
490 Kvazaŭ fini aferon kaj ĝin rekomencis.

Ŝlosisto de Horeŝkoj konis historion
Bine, do kvankam Pastro intermiksis ĉion,
Li memore ordigis ĉion kaj divenis;
Juĝist' multajn aferojn tute ne komprenis.
Kapokline aŭskultis ambaŭ diligente;
Jacek malrapidigis vortojn kaj momente
Interrompis.

"Ja ofte, Gervazeto, Tablestro min gaste
Invitis al festenoj kaj trinkis toaste
500 Mian sanon, kaj kriis, levante kalikon,
Ke al Jacek egalan ne havis amikon.
Kiel li min komprenis! Kiuj tion vidis,
Pensis, ke li animon por mi disdividis.
Li amiko? Li sciis, kio en animo
Mia tiam fariĝis! —

"Dume pri tio flustroj ĉirkaŭe jam kuras:
Iuj diras: 'He, moŝto Jacek! vi konkuras
Vane svate; ĉar estas de dignulo sido
Tro alta, do ne grimpu ĝin Pokalestrido'
510 Mi ridis kaj simule mokis la magnatojn
Kaj iliajn filinojn; se aristokratojn
Mi vizitas, mi faras ĝin pro amikeco,
Kaj edzinon mi prenos nur laŭ mia speco.
Sed min doloris tia ŝerco pikincita:
Al mi, junulo, mondo estas malfermita,
En lando, kie ĉiu nobele naskato
Estas, kiel sinjoroj, kronokandidato!.
Tenĉinki (13) al filino reĝofamilia
Svatiĝis: reĝo donis ŝin, sen honto ia.
520 Al Tenĉinskij egalas Soplicojhonoro,
Sango, blazon', fidela al patruj' fervoro.

"Kiel facile homon malfelĉa fari!
Momenton — longa vivo ne povas ripari,
Nur vorton de Tablestro: feliĉaj ni estus! —
Kiu scias? ni eble ĝis nun vivaj restus;
Eble ke li, ĉe sia infano sentema,
Ĉe sia bela Evo, ĉe bofil' dankema,
Maljuniĝus kviete! eble nepojn nune
Li lulus! kaj — nin ambaŭ pereigis kune,
530 Kaj li mem — la mortigo — poste sekvoj ĉiaj
De l' krimo, ĉiuj kulpoj kaj mizeroj miaj!
Akuzi mi ne rajtas: mortiginto lia,
Mi ne rajtas: pardonas al li koro mia;
Sed ankaŭ li —

"Se li min unufoje rifuzus sincere;
Li konis miajn sentojn; se li min prefere
Ne akceptus vizite: tiam? forveture
Mi kolere insultus iom kaj murmure
Lin lasus; sed konceptis li ruze, fiere,
540 Ŝajnigi, ke neniam li ekpensis vere,
Ke mi povus klopodi pri ligiĝo tia!
Li min bezonis, ĉar min nobelaro nia
Respektis, bienuloj min ŝatis ĉirkaŭe.
Sekve, li mian amon ne vidis kvazaŭe,
Akceptis min, insistis eĉ, kiel antaŭe,
Ke mi venu pli ofte; solaj kiomfoje
Ni estis kaj li vidis okulojn malĝoje
Larmajn, ke mi brustplene eksplodi jam pretis,
Ruzul' indiferentan vorton intermetis
550 Pri procesoj, sejmetoj, ĉasoj —

Aĥ, ofte ĉe kalikoj, kiam li senteme
Pri amikeco sia asertis korpreme,
(Li mian sabron, voĉon bezonis tiame)
Kaj mi devis afable korpremi lin same
Mi kolere salivon kolektis en buŝo,
Kaj per mano mi klingon kunpremis por puŝo;
Kraĉonte amikecon, mi sabron ekprenis;
Sed Evo min atentis kaj iel divenis,
Kio tiam en mia animo fariĝs:
560 Ŝi rigardis petege, vizaĝe paliĝis.
Kaj kolombet' ŝi estis bela, mildoplena!
Kun rigardo afabla kaj tiom serena!
Anĝela! ke mi iel ne kuraĝis vere
Timigi ŝin, mi tial — silentis prefere.
Kaj mi, en tuta Litvo, malpaculo fama,
Kiun timis eĉ ofte sinjoreg' tiama,
Mi, duelisto, kiu ne nur de Tablestro
Maljuston ne tolerus, sed eĉ de regnestro,
Mi, kiun furioza igis disputeto,
570 Tiam kolerebrie, mi laŭ ŝafideto,
Silentis, Sanctissimum (14) kvazaŭ mi ekvidus! —

"Kiom ofte mi volis malkovri kviete
Antaŭ li koron, kaj eĉ humiliĝi pete,
Sed vidante rigardon lian, laŭ glacio
Malvarman, tuj mi hontis pri koremocio!
Kaj mi, eble malvarme, revenis rapide
Al aferoj, sejmetoj, eĉ mi ŝercis ride!
Ĉiu tio pro fiero: por ne ofendeti
Soplicojnomon, por ne malaltige peti
580 Vane, por ne ricevi rifuzon; ĉar kia
Estus rakonto inter nobelaro nia,
Se oni scius: Jacek, mi...

"Horeŝoj al Soplico fraŭlinon ne donis!
Ili al Jacek la nigran supon proponis! (15)

Kaj fine, por min iel el afer' eligi,
Mi pripensis nobelan taĉmenton arigi.
Kaj forlasi por ĉiam distrikton, patrujon,
Elmigri, militi iri Moskvon, Tatarujon.
Do, premi adiaŭe al Tablestro manon,
590 Mi veturas, espere: fidelpartianon
Vidante, kaj amikon, preskaŭ samdomanon,
Kun kiu li militis, trinkis laŭ intimo,
Ke eble kortuŝiĝos maljuna sinjoro,
Montros al mi eĉ iom da homeca koro,
Kiel limako kornojn!...

"Aĥ, kiu, korofunde, fajreron da sento
Por amiko konservas: en didiĝmomento,
Ĉe adiaŭ' eliĝas tiu fajrereto,
600 Kiel, ĉe agonio, lasta vivflameto!
Tuŝinte de amiko frunton lastafoje,
Plej malvarma okulo eklarmas malĝoje.

"Ŝi, aŭdinte pri mia forvetur', ekpalis,
Sen konscio, apenaŭ kadavre ne falis,
Ne povis ekparoli, ĝis torent' larmara
Vidigis, kiel estis mi, al Evo kara!

"En viv' unuafoje mi tiam ekploris
Ĝoje kaj malespere, kaj mi ne memoris,
Ke mi frenezas, volis min genue ĵeti
610 Antaŭ li, por volviĝi serpente kaj peti:
Patro kara, mortigu, aŭ prenu min file!
Malvarma, salkolone, Tablestro ĝentile
Ekparolis — pri kio? — edziĝookazo
De filin'! Ĉi momente? Atentu, Gervazo,
Vi havas homan koron!...

"Tablestro diris: Moŝto Soplica, svatano
Venis al mi, de filo de moŝt' Kastelano;
Kion, amik', vi diros pri ligo tiela?
Mia filin', sciate, estas riĉa, bela:
Kaj Kastelan' — vitebska! Tio en senato,
620 Malalta, ligna seĝo (16) . Do konsilu, frato! —
Mi tute ne memoras, ĉu mi ekmumuris
Aŭ silentis — mi saltis selon kaj forkuris!..."

"Jacek! vokis Ŝlosisto, saĝe vi eligas
Kaŭzojn: ĉu ili kulpon vian malgrandigas?
Ĉar en mondo pli ofte ekokazis jame,
Ke, al magnatfilino, iu ardis ame,
Volis per fort' akiri, forkapti elŝtele
Venĝi malkaŝe — tamen mortigi tiele
Malice la sinjoron, kun Moskvo konsente!"

630 "Mi ne interkonsentis!" diris Jacek pente.
"Perforte rabi? El post kradoj, rigloj, ĉie
Mi ŝin kaptus, disbatus kastelon furie!
Kvar nobelejoj sekvus min ekster Dobĵino.
Aĥ, se ŝi estus, kiel nia nobelino,
Forta, sana! ne timus forkuron, postkuron,
Povus aŭdi armilojtinton kaj tamburon!
Sed ŝin faris dorlotoj de gepatroj tia
Malforta, tima! tio estis papilia
Raŭpet' printempa! sekve, ŝin rabi, ektuŝi
640 Per brak' armita, estus ŝin mortige puŝi:
Mi ne povis, ne!...

"Venĝi malkaŝe? sturmi kastelon armite?
Hont'!... oni scius, ke mi venĝis, rifuzite!...
Ŝlosist', honesta via koro ne komprenas,
Ke fier' ofendita inferon entenas!

"Fiersatan' komencis min konsilinstigi:
Venĝi sange, sed venĝokaŭzon sekretigi,
Ne viziti kastelon kaj elradikigi
Amon, forgesi Evon, edzinigi alian,
650 Kaj poste, poste trovi provoketon ian
Kaj venĝi —

"Komence mia koro kvazaŭ aliiĝis;
Pri ideo kontentis mi, kaj — mi edziĝis
Al malriĉa knabino, unue vidita!
Sed mi faris malbone kaj estis punita!
Malfeliĉan ne amis mi, Tade' patrinon,
Al mi plej sidonitan, honestan virinon:
Malnova am', kolero, el kor' ne foriris,
Mi kvazaŭ furiozis; vane mi deziris
660 Deviĝi al mastrumado, aferoj, sed vano!
Kolera, obsedita de venĝosatano,
Malafabla, nenian konsolon mi konis
En mondo — kaj el pekoj en pekojn mi dronis;
Kaj mi komencis drinki —

"Baldaŭ edzino mia mortis pro sufero,
Lasinte idon; kaj min mordis malespero!...

"Kiel amata estis Evo malfeliĉa!
Multo da vagadjaroj ne estis sufiĉa
Ŝin forgesigi: ĉiam figuro amita
670 Staras ĝi antaŭ okuloj, kvazaŭ pentrita!...
Mi drinkis, sed ne cedis memor', eĉ momente
Nek, kiam mi trakuris landojn kontinente!
Nun, en monaĥa vesto, — servisto de Dio,
Sur sanga lit' — mi longe parolis pri tio!
Nun pri tio paroli? pardonos Sinjoro!
Ĉar vi sciu, en kia malesper', rankoro,
Mi plenumis...

"Tio okazis baldaŭ post la fianĉiĝo
De Evo; oni ĉie nur pri la fianĉiĝo
680 Babilis kaj rakontis, ke kiam ŝi prenis
Ringon el Vojevoda mano, ŝi eksvenis,
Havas febron, de ftizo komencon kaj ĝeme
Ploras senĉese; oni diris: sekreteme
Ŝi amas iun — Dume Tablestro kviete,
Aranĝis balojn, gastojn kolektis ripete,
Min ne invitis: kial mi estus bezona?
Senorda dom', mizero, kutimo malbona,
Min faris malŝatata, ridinda al mondo!
Min, kiu iam skuis distrikton en rondo,
690 Min, kiun nomis princo Radzivil': amato!
Min, kiam mi elrajdis el nobelejstrato,
Mi havis sekvantaron, ol princa pli brilan!
Se sabron mi eligis, sabraron kelkmilan
Mi briligis, timige al kastelgranduloj —
Kaj poste min mokridis idoj de kampuloj!
Tiel, en homokuloj mi iĝis mizera!
Jacek Soplica! — Kion sentis li, fiera?..."

Pastro, malforte, falis sur litaĵo sia;
Ŝlosist' kortuŝe diris: "Granda juĝo Dia!
700 Vere! vere! vi estas? Jacek! kapuĉulo?
Soplica? kaj vi vivis kiel almozulo!
Vi, kiun mi memoras tiam sana, bela
Nobelo, kiun flatis sinjorar' kastela,
Kaj virinoj frenezis pro vi! Lipharulo!
Antaŭ nelonge! pente iĝis maljunulo!
Kiel mi ne rekonis vin, kiam vi pafis,
Kiam vi urson tiom perfekte celtrafis? (17)
Ĉar super vi en Litvo ne estis pafisto;
Kaj, post Macjek, vi estis unua sabristo!
710 Vere! pri vi virinoj kantis kun adoro:
'Jacek, lipharojn tordas, nobelojn timigas,
Kaj pri kiu li nodon sur lipharoj ligas,
Tiu tremos, eĉ estu Radzivil' sinjoro'.
Vi ligis nodon ankaŭ pri sinjoro mia!
Mizerul'! kaj vi estas? kvestul' profesia?
Lipharul' Jacek kvestas! Granda juĝo Dia!
Eĉ nun, ha! vi senpune ne estos lasita,
Mi ĵuris; Gut' da sango Horeŝka, verŝita..."

Dume sur lit' sidiĝis Pastro apogita:
720 "Ĉirkaŭ kastel mi rajdis. Da diabloj kiom
Enkap' kaj kor' mi havis: kiu diros nomon?
Tablestro — mortiganto de propra infano!
Min detruis! — Min logas al pordeg'satano:
Rigardu, li diboĉas! drinkad' en kastelo!
Kandelar' en fenestroj, en salon' kapelo!
Kaj kastel' ne falegos sur lian kalvaĵon?

"Pensu pri venĝ' alŝovos satano armaĵon.
Mi ekpensis: li sendis moskvulojn. Mi staris,
Rigardante atakon, kiun ili faris (18) .

730 "Malvere, ke mi iel kun Moskvo konsentis!

"Diversaj pensoj svarmis en kap'; mi atentis
Stulte ridete, kiel infano ĉe brulo;
Kah poste mi eksentis ĝojon de rabulo,
Deziris vidi brulon kaj falegon bruan;
Iam mi pensis salti, savi ŝin unuan,
Eĉ tablestron —

"Sciate, vi defendis vin brave, konscie.
Mi ekmiris. Moskvuloj morte falis ĉie.
Brutoj, malbone pafas! — Pro malvenk' ilia
740 Mi koleris. — Tablestro venkoplena tia!
Ĉu li en mondo ĉiam nur prosperon havos?
Ankaŭ el la atako sin triumfe savos?
Mi forrajdis kun honto. — Jam estis mateno.
Ĵŭs mi vidas: Li staris sur balkon' sen ĝeno,
Per brilanta buko al suno briletis
Kaj tordis la lipharojn kaj fiere ĵetis
Rigardojn...Al mi ŝajnis, ke min li mokridis,
Manon t i e l etendis, ĉar min li ekvidis,
Kaj minacis. — Mi kaptas moskvulkarabenon,
750 Almetas, ne mezuras eĉ preskaŭ la celon,
Paf' — Vi scias! —

"Malbenita pafilo! Kiu glave murdas
Ekatakas, rebatas, svingas, senarmigas
Eble, povas haltigi glavon vojduone;
Sed armilfajr' : seruron nur ektuŝu foje,
Moment', unu fajrero...

Kiam al mi desupre celon vi mezuris,
Mi ekrigardis vian tubon, ne forkuris:
Malesper', stranga pento, min haltigis ŝtone!
760 Kial, Gervazo, tiam vi celis malbone?
Estus favoro! Peko penton evidente
Bezonis..."

Spir' al Pastro remankis momente

"Vere, diris Ŝlosisto, trafi mi deziris!
Kiom da sango unu via paf' eltiris,
Kiel malfeliĉigis nin kaj familion
Vian, kaj Jacek, via kulpo kaŭzis ĉion!
Sed, kiam Grafo estis de jegroj celpreno,
Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrindeveno,
Vi lin ŝirmis, kaj antaŭ moskvuloj elpafo,
[nr 770] Min ĵetis teren, tiel savis min krom Grafo.
Se vi estas monaĥo, pastro, laŭ verdiro,
Via vesto defendas vin antaŭ rapiro.
Adiaŭ, vian sojlon laste mi trapasu,
Inter ni kvite — reston al Dio ni lasu!"

Jacek manon etendis — Gervaz' sin reŝovas:
"Sen ofendo de mia noblec', ne povas
Mi ektuŝi je mano, mortigmakulata,
Ne pro publika bono, sed venĝo privata!"

Sed Jacek el kusenoj sur liton defalis,
780 Turniĝis al Juĝisto, kaj ĉiam pli palis,

Kaj demandis pri pastro prepost' maltrankvile,
Kaj vokis al Ŝlosisto: "Mi petas humile,
Restu; baldaŭ mi finos, apenaŭ mi povos
Fini. — Sinjor' Ŝlosisto — jam nokte mi mortos!"

"Kion frato? ekkriis Juĝist': ja, laŭ vide,
Vundo negranda. Kion? al prepost' rapide?
Malbona panso? tuj al doktoro! unue
El apoteko..." Pastro diris: "Frat', malfrue!
Mi tie havis pafon malnovan, ĉe Jeno (19) ,
790 Malbone sanigitan, gratite — gangreno.
Mi konas vundojn: sango — nigra, fulgohava
Kvazaŭ; doktoron? vane; sed afer' malgrava:
Unu fojon ni mortas, animon fordonas —
Sinjor' Ŝlosist', mi devas fini, vi pardonas!

"Estas merit', ne voli nacia kulpulo
Resti, kvankam vin nomis naci': perfidulo!
Kaj precipe por homo, kiel mi fiera.

"Nom' 'perfidul', gluiĝis, kiel pesto vera,
Al mi. Forturnis kapojn de mi civitanoj,
800 Forkuradis malnovaj amikoj, kompanoj;
Timemaj, evitante, salutis defore;
Eĉ kampul', judo, kvankam kapklinis laŭmore,
Sed deflanke min mokis ridete, trabore.
'Perfidul'!' en oreloj sonis, rebatiĝis
Eĥe en dom', en kampo, dum tago volviĝis
Antaŭ mi, laŭ makul' en malsana okulo;
Kaj tamen mi ne estis landoperfidulo.

"Moskvo min opiniis sia aliĝinto,
Soplic' ricevis bienparton post mortinto;
810 Targovicanoj poste volis honorigi (20)
Min per ofic'. — Se volus mi min moskvuligi!
— Satan' konsilis... — Estis mi en riĉa stato:
Se mi moskvulo iĝus, plej granda magnato
Serĉus mian protekton, eĉ nobelofrato
Eĉ popolaĉ' facile landanojn postponas (21) ,
Kaj pli feliĉajn Moskvoservanojn — pardonas!
Mi sciis tion, tamen — mi ne povis...

"Mi forkuris el lando
Kaj kie mi ne estis! kion ne suferis?

820 "Ĝis Dio kuracilon malkaŝis konsole:
Pliboniĝi kaj tion ripari bonvole,
Laŭ eble, kio...

"Tablestridin', kun edzo vojevodo, kune
Iris en Siberion, tie mortis june:
Lasis en land' filinon, la malgrandan Zonjon.
Mi ordonis eduki ŝin...

"Pli ol pro amo, eble mi pro stultfiero
Mortigis: do humilo, en monaĥa sfero.
Pro l' gento mi fiera iam kuraĝulo,
[830] Mallevis kapon, Vermo fariĝis kvestulo,
Ĉar kvazaŭ verm' en polvo...

"Al Patrujo malbonan ekzemplon mi donis,
Ĝi per bonaj ekzemploj repagon bezonis,
Per sango, oferiĝo...

"Mi batalis por lando, Tie ne gloramo
Min pelis kontraŭ glavoj, kontraŭ pafojflamo.
Memor agrabla estas, pli ol batalilaj
Laŭtaj verkoj, pri verkoj silentaj, utilaj,
Kaj suferoj, pri kiuj neniu...

840 "Al mi prosperis ofte penetri limzonojn,
Kaj kolekti informojn, porti ĉefordonojn,
Formi konspirojn. — Konas ja Galicianoj (22)
La monaĥan kapuĉon — kaj Grandpolujanoj!
Dum jar' mi ĉarojn puŝis en fortikaĵ' prusa;
Kaj miajn ŝultrojn vundis bastonado rusa;
Mi iris Siberion; poste Aŭstrianoj
En Ŝpilberg (23) min en kelojn fosis, al laboro,
En "carcer durum" (24) , tamen mirakle Sinjoro
Min savis, kaj mi mortas inter samlandanoj
850 Kun Sakramentoj. —

"Eble eĉ nun mi pekis, antaŭ Dia trono,
Per leviĝoakcelo, super ĉefordono!
Penso, ke gent' soplica armiĝos unue
Kaj en Litvo Postkuron (25) lancfiksos plej frue,
La penso...ŝajnas esti pura...

"Venĝon vi havas! tranĉis vi, ilo de Dia
Puno, per glav' intencojn de vivtuo mia:
Vi konspirofadenon ŝpinitan konfuzis!
Grandan celon, por kiu mi vivon foruzus,
860 Lastan mian, en mondo, teran senton, planon,
Kiun mi flegis, kiel plej karan infanon,
Vi mortigis — kaj mi vin pardonis el koro!
Vi..."

"Ke egale pardonu ankaŭ Di-Sinjoro!
Diris Ŝlosist'; atendas vi je viatiko:
Mi ne estas skismano, nek Luteramiko;
Mortanton malĝojigi, jen peko laŭ scio.
Mi ion diros, certe konsolos vin tio:
Kiam sinjoro mia falis, mortvundite,
870 Kaj mi, genue, super lia brust' klinite,
Glavon trempis en sangon kaj venĝon ĵurdiris:
Li, kapskuante, manon al pordeg' eltiris,
Al via flanko signis krucon en aero,
Kvazaŭ dirus: al Jacek mi pardonas morton.
Mi komprenis, sed flamis tiom per kolero,
Ke neniam pri l' kruco mi eldiris vorton".

Interparolon rompis malsanulsuferoj;
Kaj poste venis longa hor' da silentado.
Oni atendas pastron. — Ektondris huferoj,
880 De spireganta Jankjel aŭdiĝas frapado:
Grava leter'! al jacek farmisto ĝin donas;
Jacek al frato laŭte ĝin legi ordonas.
Leter' de Fiŝer, kiu estis tiam ĉefo
De polarmea stabo, sub princo Jozefo (26) ,
Sciigas, ke sekreta decid; primilita
Jam estas de francestro al mond', anoncita;
Ke kunvokita Granda Sejmo Varsovia
La aligon de Litvo tuj proklami volas.

890 Jacek aŭskulte, preĝojn mallaŭte parolas.
Li alpremis al brusto benitan kandelon,
Esperlumajn pupilojn levis en ĉielon
Kaj diris kun ĝularmoj en okul' radia:
"Nun, Sinjor', iru pace for servisto via!"
Ĉiuj genuis; antaŭ sojl' ektintis io —
Sonorileto: venis preposto kun dio.

Ĵus nokto jam foriris; tra blanka ĉielo
Roza, kuras unua sunradia helo,
Falas tra vitroj kiel sagoj briliantaj,
900 Sur lit', de malsanulokap', refleksiĝantaj:
Vizaĝon kaj tempiojn orumis lumzono,
Li mire brilis, kiel sanktulo en krono.

 
(1) Niobe laŭ antikvaj tradicioj estis edzino de Teba reĝo kaj patrino de sep filoj kaj de sep filinoj. Kolerigite pro ŝia fiereco, la dio Apollo kaj diino Diana mortigis ŝiajn infanojn. La malesperanta patrino pro granda doloro transformiĝis en ŝtonon sur la monto Sipilos.
(2) Oczaków, urbo apud dekstra bordo de Dnjepro; ĝi estis konkerita de princo Potemkin en j. 1788 — Izmail, fortikaĵo, kiun prenis sturme Suvorov en j. 1790 — Novi, en Italujo, estas memorinda pro la venko de rusoj kaj aŭstroj super francoj en j. 1799 — Preussisch-Eylau, en Prusujo; tie batalis sange Napoleono I kun prusoj kaj rusoj en j. 1807 — Generalo rusa Korsakov estis helpe sendita al Suvorov en Svisujon kaj estis batita en kapon apud Zuriko en j. 1799.
(3) Racławice, vilaĝo en nordorienta flanko de Kraków; ĉi tie Kościuszko, fronte de malgranda armeo (ĉ. 5 000 kaj inter ili 500 kampuloj armitaj per falĉiloj) venkis 7 000 rusojn, la kvaran de aprilo 1794.
(4) Maciejowice, urbeto apud rivero Okrzejka, estas memorinda pro la batalo (la kvaran de oktobro 1794), en kiu Kościuszko estis venkita de la rusaj armeoj sub komando de Fersen kaj grave vundita kun multaj aliuloj fariĝis militkaptito. Ĉi tiu batalo decidis la sorton de la Koscjuŝka insurekcio.
(5) Meĉaĵo (pole lont, germane Lunte).
(6) Latine: li ripozu en paco.
(7) Latine: por komuna bono.
(8) Kaŝujo por relikvoj, t.e. restaĵoj de Sanktuloj aŭ de aĵoj de ili poseditaj.
(9) Himenajos, ĉe antikvaj Grekoj dio de edzeco
(10) Potocki Włodzimierz, filo de Feliks(Szczęsny), kreinto de la Targovica Konfederacio (vidu rimarkon 11 p. 43), volis forviŝi la patran malbonan faron kaj aliĝis al la pola armeo (1808 dum la Varsovia Duklando), kie li honore distingiĝis kaj ricevis rangon de kolonelo; li mortis en j. 1811 havante 22 jarojn.
(11) Pri Radziwiłł vidu rimarkon 30 sur p. 60.
(12) Lasta sankta komunio donata al mortantoj.
(13) Jan Tenczyński, Belza vojevodo, estis edziĝonta kun Cecilio, filino de sveda reĝo Gustavo I, sed mortis en malliberejo en Kopenhago (1562)
(14) Plej alta sankta altara Sakramento.
(15) Vidu rimarkon 10 sur p. 43.
(16) Kastelanoj estis superaj kaj malsuperaj. La Tablestro eraris dirante, ke la Kastelano de Vitebsk havis en senato malsuperan lignan seĝon; lkontraŭe, li apartenis laŭ digno al superaj kastelanoj.
(17) Vidu paĝ. 110, v. 650-659 kaj paĝ.114, v. 775-803.
(18) Tio okazis en j. 1792, kiam Rusujo deklaris militon al Polujo kaj la rusaj armeoj enpaŝis en limpjn de la Pola lando.
(19) Jeno, vidu paĝ. 175, rimarkon 4.
(20) Ŝajnas, ke la Tablestro estis mortigita ĉirkaŭ la j. 1792 dum unua milito. Dua milito estis en j. 1794 — Pri Targovico vidu rimarkon 3 sur p. 157.
(21) Postponi — malpli respekti, malŝati.
(22) Galicio, parto de Polujo anektita de Aŭstrujo. — Pri Grandpolujo legu rimarkon 26 sur p. 55.
(23) Spielberg, urbo proksime al Brno en Moravujo,tiam malbone fama pro sia malliberejo por politikaj krimuloj.
(24) Severa malliberejo (latine).
(25) Pri Postkuro legu rimarkon 9 sur p. 159.
(26) Józef Poniatowski, vidu rimarkon 6 sur p. 158.