Sinjoro Tadeo/Libro Dekunua

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Libro Deka Indekso : Sinjoro Tadeo
de Adam Mickiewicz
Tradukita de Antoni Grabowski
Jaro 1812
Libro Dekdua

Printempaj aŭguraĵoj — Enmarŝo de armeoj — Dioservo — Ofica rehonorigo de sanktmemora Jacek Soplica — El interparoloj de Gervazo kaj Protazo oni povas konkludi pri proksima fino de l' proceso — Amindumoj de ulano kun knabino — La disputo pri Stumpulo kaj Falko decidiĝas — Poste gastoj kolektiĝas al festeno — Prezentado de gefianĉoj al armeaj ĉefoj

Jaro! kiu vin vidis sur Litva kamparo!
Ĝis nun popol' vin nomas — rikoltbona jaro
Kaj soldatoj — milita; ĝis nun la maljunaj
Pri vi babilas; kantoj vin gloras eĉ nunaj.
Delonge vi mirakle estis anoncita
Inter popol', de fluga famo, antaŭita.
Printempa suno naskis en litvana koro
Mirantaŭsenton, kvazaŭ de mondfina horo;
Ĉiuj atendis ion sopire kaj ĝoje.
10 Brutar elpelita for, unuafoje
Printempe, kvankam estis malgrasa, malsata
Ne kuris al paŝtejo, jam herbe kovrata,
Sed kuŝiĝis sur kampo, la kapojn klinadis,
Muĝis, aŭ sian vintran nutraĵon maĉadis.

Kampuloj la plugilojn por semado tiris,
Sed ne ĝojis, ke longa vintro jam foriris,
Ne kantis; diligente ili ne laboras,
Semadon kaj rikolton kvazaŭ ne memoras;
Ili haltigas bovojn, ĉevalon erpilan,
20 Al okcident' rigardon turnas maltrankvilan,
Kvazaŭ tie miraklon atendus proksime,
Kaj revenantajn birdojn observas kortime.

Jam al hejmo alflugis cikoni' unua,
Etendis blankan flagon de printempo frua;
Poste venis kriemaj aroj da hirundoj,
Kiuj kolektiĝante super akvaj grundoj,
Prenas por nestoj koton el rigida tero.
En arbustar' skolopo flustras dum vespero.
Super arbaro flugas anseroj serie,
30 Kaj lace, por nutraĵo ili falas krie.
Sur ĉielo malhela gruoj krias ĝeme;
Noktgardistoj, aŭdante, demandas timeme:
Kion, en birdojregno, la konfuzo celas?
Kia ventego ilin tiom frue pelas? (1)

Jen novaj aroj: kvazaŭ piroloj, sturnetoj,
Aroj da kolorhelaj plumtufoj, flagetoj,
Ekbrilis sur altaĵoj, falas sur kamparo:
Rajdistar'! Strangaj vestoj, fremda armilaro!
La regimentoj marŝas: kvazaŭ neĝ' fandita,
40 Fluas sur voj' vicaro, la fere forĝita;
El arbar' nigras ĉapoj, bajonetoj brilas,
Infanteri' svarmas, al formikar' similas.

Ĉiuj al nordo! Kvazaŭ el sudlando varma,
Irus al ni, post birdoj, la popolo svarma,
Al fort' nerezistebla, instinkta, cedante.

Ĉevaloj, homoj, agloj, tage, nokte, konstante
Fluas; ĉielo flamas, ie bruloj ruĝas,
Tero tremas, kaj flanke fulmotondroj muĝas.

Milit'! milit'!... ne estis en Litvo angulo,
50 Ĝis kiu ne alirus ĝia krako, brulo.
Praarbarano, kiu laŭ avojkutimo,
Dum vivo ne eliris trans arbara limo,
Kaj sur ĉiel' aliajn bruojn ne komprenis,
Krom ventoj, kaj sur tero — krom bestegojmuĝo,
Gastojn nur vidis, kiam arbaranoj venis,
Nun vidas: strange ardas ĉiela brulruĝo;
Kaj li aŭdas krakadon: kuglo de kanono
Eraris el batalo tra l' arbara krono,
Ŝirante trunkojn, branĉojn. — La barbgriza uro
60 Hirtigas kolhararon, tremas de teruro,
Leviĝas, per antaŭpiedoj apogite,
Skuas barbon, rigardas ege mirigite,
Al la fulmanta inter rompaĵo brulejo:
Grenad' erara fajfas kaj turniĝas brue,
Krevas fulme, krakase; ur' en viv' unue,
Time, al pli profunda kuris kaŝiĝejo.

Batal'!... Kie? demandas junuloj, kaptante
Armilojn; manojn levas virinoj, preĝante;
Ĉiuj esperas venkon; sonas larma krio:
70 Nin gvidas Napoleon! kun li estas Dio!

Printempo! kiu vidis vin sur la kamparo!
Memorinda printempo, de l' milita jaro!
Printempo, kiu vidis vin tiom florantan
Per grenoj kaj herboj, per homoj brilantan,
Eventplenan, gravedan de l' esper' ĉiela!
Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝvidaĵo bela!...
Mi, naskita sub jugo, vindita en fero,
Havis nur unu tian printempon sur tero.

Ĉe Soplicovo tuŝe, vojego sin tiris,
80 Kie de Njemenflanko du ĉefoj aliris:
Princ' Jozef kaj vestfala reĝo Hieronim
Okupis Litvoparton de Grodno ĝis Slonim (2) .
Reĝo donis ripozon ĝis la tago tria;
Sed polaj soldataroj, malgraŭ laco sia,
Plendis, ke ne permesas reĝo marŝi plue;
Ili volus atingi moskvulojn plej frue.

En urb' proksima, haltis princa stabĉefaro,
En Soplicovo kvardek miloj en tendaro;
Kun siaj staboj venis: General' Dombrovski,
90 Knjazjeviĉ, Malaĥovski, Gjedrojc kaj Grabovski (3) .

Estis malfrue: ĉiu do prenis laŭ povo
Loĝejon en kastelo kaj en Soplicovo.
Kiam antaŭgardaro estis starigita,
Ĉiu, en sian ĉambron iris lacigita.
Nokta silent': en tendoj, dom', kamparo; sole
Oni vidas, laŭ ombroj, vagantojn patrole,
Tendaraj fajrujoj flagras en kelkaj lokoj,
Alterne de postenoj sonas signalvokoj.

Dormis dolĉe: dommastro, ĉefoj, milituloj,
100 Kaj sole ne fermiĝis de Vojski okuloj;
Vojski devas por morgaŭ festenon prepari,
Volas per ĝi Soplicojn eterne glorfami:
Inda de koragrablaj polgastoj festeno
Estu konforma kun la granda tagsoleno,
Preĝeja festo, ankaŭ familia estos:
Morgaŭ tri paroj sian fianĉiĝon festos.
Kaj general' Dombrovski dum vespero diris,
Ke li, por morgaŭ, polan tagmanĝon deziris.

Kvankam malfrue, Vojski rapide akiris
Kvin kuiristojn, kiujn ĉirkaŭaĵo donis:
110 Ili servis kaj Vojski, laŭ mastro disponis.
Li blankan kuirestran antaŭtukon ligis,
Prenis noktĉapon, brakojn ĝis kubut' nudigis.
Unumane li muŝojn per klakil' batalas,
Ĉar insektoj avide sur frandaĵojn falas,
Per dua man' li okulvitrojn surnazigis,
El poŝo libron prenis, elvolvis, disigis.

Libro havis titolon: "Kuirist' perfekta" (4)
Kaj estis speciala priskribo korekta
De polpladoj. Tenĉina Graf', laŭ la detala
120 Priskrib', festenojn donis en lando itala,
Pri kiuj Sankta Patro Urban' Oka miris (5) .
Laŭ ĝi Karol-Amato-Radzivil kuiris
En Njesvjeĵ, ĉe akcepto reĝa Stanislava,
Aranĝante festenon, kies famo prava
Ĝis nun en Litvo vivas, en rakont' vulgara (6) .

Vojski legas, anoncas post kompreno klara,
Kaj spertaj kuiristoj laŭ tio laboras;
Kvindek tranĉiloj vigle sur tabloj sonoras;
Kuirejbuboj nigraj portas laŭ ordonoj,
130 Lignon; aliaj lakton, vinon, el kaldronoj
Verŝas en kaserolojn, potojn, kuirilojn;
Ĉe forn' sidantaj buboj movas fajrblovilojn:
Vojski, por pli akceli ekbruligaferon,
Sur brullignon verŝigas fanditan buteron;
(Tian lukson riĉega dom' ne persekutas).
Buboj en fajron sekan branĉrompaĵon ŝutas;
Aliaj sur ponardojn metas viandrostaĵojn,
Bovajn kaj kapreolajn, kaj aprodorsaĵojn;
Ĉi tiuj senplumigas: flugas lanugaro,
140 Nudiĝas urogaloj, tetroj kaj kokaro.
Kokoj estis malmultaj: post invadatako,
Kiun faris Dobĵinski, sangavida Sako,
Sur kokejon de Zonjo, kiam en impeto,
Li detruis mastrumon ĝis lasta koketo,
Ne povis per birdaro ekflori de novo,
Fama iam, pro siaj birdoj, Soplicovo.
Cetere da viandoj abundeco granda,
Arigita el domo, butikar' vianda,
El arbar', de najbaroj, proksime kaj fore:
150 Vi dirus, birda lakt' nur mankis tiu hore.
En Soplicov' kuniĝas, por festen sinjora,
Du kondiĉojn: abundo kaj arto labora.

Jam ekiĝis de Sankta Flor-Virgin' soleno (7) .
Vetero estis bela; en frua mateno
Ĉielo pura ĉirkaŭ tero sin etendis;
Kiel maro silenta, konkave ĝi pendis.
Ankoraŭ kelkaj steloj lumas el profundo,
Kiel perloj, brilantaj tra l' ondar' el fundo:
Flanke nubet' alflugas blanka, ununura
Kaj flugilojn ekmergas en ĉiel' lazura,
160 Similajn al plumaro de Gardant-Anĝelo,
Kiun, per noktaj preĝoj, retenis teranoj,
Kaj kiu rerapidas al samĉielanoj.

Ĉielfunde jam lasta estingiĝis stelo,
Kaj en mezo de frunto paliĝas ĉielo,
Ombrojkusenon tuŝas per dekstra tempio
Bruneta, dum maldekstran jam ruĝigas io;
Pli fore, rondo, kvazaŭ palpebro disiĝas
Kaj en mezo, blankaĵo okula vidiĝas
Kun ĉielarkpupilo: jam ŝprucis radio,
170 Sur ĉielrond' fleksite, trabrilis lumstrio
Kaj en nuboblanko, kiel orsago pendiĝas.
Post la paf' tagsignala, flamojfasko ŝprucas,
Mil raketoj en mondoĉirkaŭo sin krucas,
Kaj sunokul' suriris. — Ĝi iom dormetas,
Fermetiĝas, radiaj okulharoj tremas;
Sep koloroj kunbrilas: safiro bluhava,
Sangeruĝa rubeno kaj topazo flava;
Sekve suno disbrilis kristaldiafane,
Poste briliantlume, fine fajrfontane,
180 Kaj kiel luno grande, flagrante laŭ stelo:
Tiel iris soleca suno sur ĉielo.

Hodiaŭ ĉe tagiĝo, el tutĉirkaŭejo,
Litvanaro kolektis sin antaŭ preĝejo,
Kvazaŭ por ekanonco de miraklo nova.
La kolektiĝon kaŭzis piec' de popolo,
Kaj parte ĝi devenis el granda scivolo:
Ĉar hodiaŭ al dioservo Soplicova
Estas venontaj ankaŭ kelkaj generaloj,
Ĉi tiuj gloraj ĉefoj de pollegionoj,
Kies nomojn adoris popol' laŭ patronoj,
190 Kies ekspedicioj, vagadoj, bataloj,
Evangeli' nacia estis litvolanda.

Jam venis oficiroj, soldataro granda;
Popol' ĉirkaŭas ilin kaj apenaŭ fidas,
Rigardante per propraj okuloj: ĝi vidas
Landanojn, uniformon armean portantajn,
Armitajn kaj liberajn, pole parolantajn.

Por meso ne ampleksis preĝejet' kunvenon:
Popolo genuiĝis sur herboterenon,
Kaj kapnude, rigardas al pordo kapela.
De litvanoj hararo, blanka, aŭ blondhela,
200 Orumiĝas simile al bed' de sekalo:
Ie brilis virgina bela kapvoalo,
En ornamo florfreŝa aŭ pavokulara,
Kun senligaj rubandoj en plektaĵo hara,
Inter virkapoj, kiel grencejan' aŭ lolo.
Genuanta, kolora amas' de popolo,
Ĉe tintilvoĉo, kvazaŭ ĉe blovo matena,
Kapon klinas, kiel spikoj sur bedo grena.

Kampulinoj hodiaŭ, al Marialtaro,
Portas printempodonacon de herbofloraro;
210 Ĉio en ornamaĵo de bukedoj, kronoj:
Altaro, bildo kaj eĉ sonorej', balkonoj.
Iam, el oriento, matenvent' blovetas,
Deŝiras florkronetojn, sur tempiojn ĵetas,
Kiel mesincensilo bone fumodoras.

Kiam finiĝis meso, prediko kaj beno,
Eliris Ĉambelano, estro de l' kunveno,
Antaŭ nelonga tempo, en distrikto sia,
Elektite Marŝalo Konfederacia (8) ,
En vojevoda vesto: ĵupan' orbrodita
220 Kontuŝo grodetura (9) , zono orteksita,
Flanke, kun lacertleda (10) prenil', karabelo;
Sur kolo brilis pinglo per brilianthelo,
Konfederatko blanka, kun fasko da karaj
Tufplumetoj, de blankaj ardeoj, tre raraj.
(Por festo nur metiĝas la riĉa tufeto,
Dukaton kostas ĉiu tiela plumeto)
Ĉambelan' sur altaĵon ĉe l' preĝej' suriris,
Kaj al popol', soldatoj, ĉirkaŭite, diris:

"Fratoj! anoncis pastro al vi el ambono,
230 Ke liberon redonis Francestro al Krono,
Kaj nun donas al Litvo, tuta Poluj' kara;
Vi aŭdis pri la grava edikt' registara,
Pri kunvoko de granda sejmo Varsovia.
Nun aŭdu kelkajn vortojn komunumo nia
Pri familiafero de Sopplic', sinjoro
Ĉi tiea.

"Vi ĉiuj havas en memoro,
Kion krimis mortinto — Soplica Jaceko;
Sed, dum vi ĉiuj scias nur pri lia peko,
Tempas al mond' anonci pri meritoj liaj.
240 De ĉeestaj ĉi tie generaloj niaj
Mi aŭdis ĉion, kion mi diras pri l' homo:
Jacek ne mortis (kiel estis fam') en Romo,
Sed, post ŝanĝo de vivo, profesio, nomo,
De kulpoj kontraŭ Dio kaj Patruj' faritaj,
Puriĝis, per sankta vivo, faroj militaj

"Jen li, ĉe Hohenlinden (11) , kiam generalo
Riŝpans, venkate, pensis pri cedosignalo,
Ne sciante, ke marŝas Knjazjeviĉ al savo,
Jacek penetris inter ĵetatoj kaj glavoj,
250 De Knjazjeviĉ al Riŝpans leteroj transdonis:
Ke poloj malamikan poston ĉirkaŭzonis.
Li poste, ĉe hispanoj, dum polulanaro
Konkeris Sommo-Sjerran dorson de remparo (12) ,
Ĉe Kozjetulski estis dufoje vundita.
Kun sekretaj ordonoj poste elsendita
Li kuradis, spiriton de popolo sondis,
Sekretajn societojn kolektis kaj fondis;
Kaj li fine, ĉe litva leviĝpreparado,
Pereis en Soplica hejmo, dum invado.
260 Ĵus venis en Varŝavon sciigo pri lia
Mort', dum lin rekompencis Estro Imperia.
Por liaj heroaĵoj kaj servoj konspiraj,
Per signoj, de honora legi', kavaliraj (13) .

"Do mi, aferojn tiujn ĉi konsiderante,
Kaj Vojevodregecon kunreprezentante,
Anoncas ĉe bastono konfederacia,
Ke Jacek, per fidela, longa servo sia,
Kaj ankaŭ per favoro de l' estr' imperia,
Forviŝis infamion, al honor' revenas,
Kaj inter patriotoj ree lokon prenas.
270 Dokiu nun kuraĝos Jacekfamilion
Memorigi pri kulpo aŭ aludi ion,
Tiun atendas puno, por riproĉo tia,
'Gravis notate macule' (14) laŭ statuto nia,
Kiu punas 'militem', kiel 'skartabelon (15) ,
Se ili infamion semas sur nobelon;
Kaj ĉar regas egalo, artikolo tria
Deviĝas por urbanoj kaj kampulo ĉia,
Tiun marŝaldekreton metos moŝt' Skribisto
Al ĝeneralaj aktoj — anoncos Vokisto.

280 "Kio koncernas krucon de l' honorlegio:
Ke ĝi malfruis, gloron ne ofendas tio;
Se ĝi ne povis Jackon ornami merite,
Ĝi servu memoraĵe, sur tomb' pendigite.
Dum tri tagoj ĝi pendos, en preĝej', post tio
Ĝi metiĝos por voto (16) al Patrin de Dio".

Ĉambelano ordenon el tego eligis
Kaj, sur modestan tombokruceton pendigis:
Rubandeton kokarde ligitan, ruĝhelan,
Kaj, kun ora kroneto, krucon blankan, stelan
290 En sunradioj lumis steletoj kaj oro
Kvazaŭ lastaj rebriloj de Jacka tergloro.
Popol' "Anĝelsaluton" genue flustretas.
Kaj pri eterna paco por pekulo petas.
Juĝisto, inter gastoj kaj vilaĝkunveno,
Ĉiujn al Soplicova invitas festeno.

Du aĝuloj sidiĝis ĉe domo biena:
Ĉe ĉiu, sur genuoj, mielpoto plena.
En ĝarden' ili vidas: ĉe papav' kolora
Staras ulan', sunflore, en kolpak' kun ora
300 Ladornamo kaj koka vostplumo fiera;
Ĉe li knabin', en verda vest', laŭ rut' ĉetera,
Levas la okuletojn, laŭ trikoloretoj,
Al okuloj de knabo; pli for, fraŭlinetoj,
Deturnis kapojn, florojn ŝiris en ĝardeno,
Ke geamantoj povu paroli sen ĝeno.
Sed aĝuloj babilas ĉe vino miela
Kaj sin tabakregalas el ujo arbŝela:

"Jes, jes, Protaĉjo", diris Ŝlosisto Gervazo.
"Jes, jes, Gervaĉjo", diris Vokisto Protazo.
310 Jes, jes!" ripetis ambaŭ refoje, cetere
Taktbalancante kapojn. "Jes, finiĝas, vere,
Diris fine Vokisto, strangamaniere.
Ja estis, mi ekzemple memoras, procesoj
Kun multe pli malbonaj, ol ĉe ni ekscesoj,
Kaj embarason finis intercizo-datoj: (17)
Tiel paciĝis Lopot kun Boĵobohatoj,
Krepŝtuloj kun Kupscioj, Putrament — Pikturno,
Kun Odincoj Mackjeviĉ, Kvileckij kun Turno.
Kaj de Poloj kun Litvo! estis pli malica
320 Konflikto, ol ĝin havia Horeŝkoj, Soplica:
Sed kiam konsideris reĝino Jadvigo (18) ,
Sen juĝo tuj finiĝis la tuta intrigo.
Se partioj fraŭlinon havas aŭ vidvinon,
Edziĝo tiam faras al procesoj finon;
Do plej longe proceso daŭras kun pastraro
Katolika, kaj inter proksimparencaro,
Ne povante finiĝi per geedzojparo.
Do malpacoj, de Laĥoj — Rusoj, nefinitaj
Ekde Leĥo kaj Ruso, du fratoj naskitaj (19) ;
330 Tial tre lomge daŭris prces' de litvanoj
Kun la pastroj Krucistoj, ĝis gajnis Jagielo (20) ;
Do antaŭ aktoj longe 'pendebat' (21) kverelo.
Fama proces' de Rimŝoj kun Dominikanoj,
Ĝs gajnis monaĥeja sindik', pastro Dimŝo,
Do proverb': Disinjoro pli granda ol Rimŝo;
Mi aldonos: pli bona mielpot' en mano,
Ol fendil' " kaj li trinkis je Ŝlosista sano.

"Vere! — diris Gervazo per kortuŝotono,
Tre strangajn sortojn havis nia pola Krono,
340 Kaj Litvo nia! Kvazaŭ du geedzojn Dio
Kunigis, sed disigis satanojenvio!
Aĥ, frato Protazeto! Jen, kion litvanoj
Ni vidas! revizitis nin fratoj kronanoj!
Mi antaŭ jaroj servis en taĉment' ilia:
Ĝi estis bravularo konfederacia!
Se sinjoro Tablestro ĝisvivus la horon!
Jacek! Jacek! — sed kial ĉagreni la koron?
Kiam Litvo kun Krono nun ree sin ligas,
Jam tio sola ĉion pacigas, bonigas"

"Strange", diris Protazo, "pri zonjo gracia,
350 Kies maneton petas nun Tadeo nia,
Antaŭ jar' ĉielsigno estis aŭ omeno!"
"Fraŭlin' Zofi' ŝin oni nomu, laŭ konveno,
Rompis Ŝlosist', kreskplena, ne eta knabino,
Krome, dignula sango, Tablestra nepino!"
"Jen do, finis Protazo, estis signo tia
Pri ŝia sort'; mi signon per okuloj vidis:
Antaŭ jaro, dum festo, servistaro sidis,
Trinkante el potegoj da miel' julia,
Kiam: klak'! ni rigardas, el tegmento falas
360 Du maljunaj paseroj vira,j kaj batalas:
Iom pli juna havis grizan subgorĝaĵon,
Dua nigran: tra l' korto iĝis lukt' furia,
Kaj renversad', ke ambaŭ fosoĝis polvaĵon.
Ni rigardas, dum flustris servistaro nia:
Nigra estu Horeŝko, Soplico — alia;
Oni kriis, dum supre estis la grizulo:
Vivu Soplico! fi al Horeŝko, timulo!
Kaj se li falis, tiam: Rebonigu frato!
Ĉar honto al nobelo cedi al magnato!
370 Ni ridas kaj atendas venkon de rivalo;
Tiam Zonjon pro birdoj kortuŝis kompato;
Ŝi saltis, kavalirojn kovris per manplato;
Sed eĉ en man' ne ĉesis plumŝira batalo,
Tia estis, en tiuj etuloj furio.
Virinoj, rigardante, flustris pri Zofio,
Ke kredeble destino estas de l' knabino,
Malpacajn familiojn pacigi en fino.
Hodiaŭ plenumiĝis omeno; sed vere,
Ke tiam oni pensis pri Grafo prefere,
Ne pri Tade;"

380 Ŝlosisto pri tio respondis:
"Estas strangaj aferoj, kiu ĉion sondis?
Mi diros pri afero,ne, kiel omeno,
Mirakla, malfacila tamen por kompreno.
Mi antaŭe Soplicojn dronigus kolere
Ĉiujn, sed la knabeton, Tadeon, mi vere
De infaneco lia treege ekŝatis!
Ĉar, kiam sin bubetoj kun li, taŭze batis,
Li venkadis; do kiam li kuris kastelon,
Mi, instige, tuj montras malfacilan celon:
390 Ĉio al li prosperis: kolombojn detiri
El turo, aŭ la viskon sur kverko forŝiri,
Grimpi, al korniknesto sur pino, por rabo,
Li scipovis; do pensis mi: naskiĝis knabo,
Domaĝe ke Soplico, sub feliĉa stelo!
Kiu dirus: li estos mastro de kastelo,
Edzinigos Zofion, mian Moŝt-Estrinon!"

Ili finis, medite trinkas mielvinon,
Kaj aŭdiĝas nur iam de vortoj ripeto:
"Jes,jes, mia Gervazo — jes, jes, Protazeto".

400 Ĉe pordosojl', fenestro estis kuireja
Malfermita: eliĝis fum' kvazaŭ bruleja,
Ĝis el fumovolvaĵoj, kiel kolombeto,
Ekbrilis kuirestra, lumanta ĉapeto:
Super aĝulokapojn sin Volski silente
Elŝovis kaj aŭskultis parolojn atente,
Fine al ili donis, sur eta tasplado
Biskvitojn, parolante: "Manĝu ĉe trinkado,
Kaj mi al vi rakontos sciindan egale
Disputon, finiĝotan eble sangbatale,
410 Kiam, en Nalibokaj arbaroj, dum ĉaso,
Rejtan faris petolon al duko de Nasso.
La petolon li pagis preskaŭ sanokoste,
Kaj kiel mi pacigis, vi aŭdos tuj poste..."
Sed rakonton trarompis kuiristojveno
Kun demand': kiu tablojn kovru por festeno?

Vojski foriris; ĉerpis mielon aĝuloj
Kaj medite ĝardenon vagis per okuloj,
Kie kun fraŭlineto staris la ulano.
Ĵus preninte maneton per maldekstra mano,
420 (Dekstran, laŭ vid' vunditan, tolbandaĝo ligis),
Li al fraŭlin', per tiaj vortoj sin aŭdiĝis:
"Zofi', vi nepre devas al mi diri tion;
Antaŭ ŝanĝo de ringoj mi havu la scion.
Malgrave, ke dum vintro pasinta vi pretis
Doni vorton; mi tiam la vorton ne petis:
Ĉar kion do valoras vort', eldevigite?
En Soplicov' mi estis mallonge vizite;
Kaj mi ne estas vanta, havi iluzion,
Ke mi unurigarde vekis simpation.
430 Mi, ne fanfaronulo, volis nur pretendi
Merititan favoron, eĉ longe atendi.
Nun vi bonvolu vian vorton ree diri...
Per kio la favoron mi sciis akiri?
Eble min Zonjo prenas, ne el korinklino,
Sed, ĉar tiel konsolas onklo kaj onklino?
Zonjo, edziĝafero estas grava tree!
Konsultu propran koron, neniun obee:
Nek de onklo minacojn, onklin inspirojn;
Se vi al mi korsentas nur bonajn dezirojn;
440 Ni povas fianĉiĝi, sed iam estonte;
Vin ligi mi ne volas, atendos volonte.
Nenio urĝas; krome, hieraŭ komando
Min lasis regimenta instruktor' en lando,
Ĝis miajn vundojn ree sanigos ĉarpio,
Do kion, kara Zonjo?"

Kaj Zonjo je tio
Levis kapon,rigardis honteme kaj diris
"Mi ne memoras bone, kio tion kaŭzis;
Mi scias nur, ke estis pri tio parolo,
Ke vi kun mi edziĝu : mi, ĉiam al volo
450 Ĉiela, zorganta, cedas". Ĉi tiu momente
Ŝi mallevis okulojn, por diri korsente:
"Kiam mortis la pastro Vermo, dum teruris
Nokta tempest', mi vidis, ke vi forveturis
Pro ni malĝoje: viajn okulojn vualis
Larmoj, kiuj, mi diru, mian koron falis;
Ke vi, sinjor' min ŝatas, mi tiam ekfidis;
Kaj poste, por sukceso via, kiomfoje
Mi preĝis, ĉiam staris vi same, malĝoje
Antaŭ mi, kaj du grandajn larmbrilojn mi vidis.
Poste Ĉambelanino al Vilno foriris
460 Kaj por vintro kunprenis min; sed mi sopiris
Al Soplicovo, ankaŭ al tiu ĉambreto,
Kie okazis nia renkont', ĉe tableto,
Kaj adiaŭo. Ial via memoraĵo,
Simile al aŭtuna legomosemaĵo,
En mia kor', dum tuta vintro, kreskis bele,
Ke, kiam mi parolis, mi ĉiam sopiris
Al la ĉambret', kaj io al mi flustre diris,
Ke mi vin tie trovos — okazis tiele.
Tion pensante, havis mi ofte en buŝo,
470 Dum karnavalo vian nomon, Tadeuŝo;
Do, ke mi enamiĝis, fraŭlinetoj diris.
Se tiel estis, koron mian vi akiris".
Tade', pri tia pruvo de amo kontente,
Ekpremis ŝian brakon, kaj ili silente
El ĝardeno eliris al tiu ĉambreto,
Kie, antaŭ dek jaroj, loĝis Tadeeto.

Tie Rejento gastis nun; en la ornamo,
Kiel fianĉo, servis li al sia "damo",
Kurante, transdonante, ringojn kaj ĉenetojn;
480 Cilindrojn, boteletojn,pulvorojn, muŝetojn;
Li rigardis triumfe, gaje fianĉinon,
Kiu sidante faris tualetofinon,
Kaj en spegul' konsultis diojn de gracio.
Ĉambristinoj kun frizoferaĵoj, dum tio
Refreŝigas ringaron de harplektoj ŝiaj:
Genue, ĉe falbanoj, laboras aliaj.

Kiam Rejenton distris ĉi tiu laboro,
Kuiristeto frapis fenestron: leporo!
Lepor'. el salikaro, trakuris herbejon
490 Kaj saltis en ĝardenon, inter legomejon,
Tie sidas: facile estos fortimigi
Ĝin kaj apud barilo vertragojn instigi.
Asesor'per gvidilo sian Falkon tiras;
Rejent' Stumpulon vokas,rapide postiras.
Vojski ilin kun hundoj lokas sur postenon,
Kaj mem, kun muŝklakilo iras en ĝardenon,
Piedfrapas, fajfas, klkas, timigante;
Instigantoj, vertragojn ĉe rimen' tenente,
Montras lokon, leporo elsaltos el kie,
500 Kaj lipŝmacas; orelojn streĉinte, vertragoj
Levis buŝojn al vento kaj tremas pasie,
Kiel metitaj, unu tendenon, du sagoj.
Vojski kriis: "Pel!" Saltis best' el post bariloj
Herbejon; hundoj sekvas; tuj Falko, Stumpulo,
Sen turniĝo, ĵetiĝis kune al grizulo
El ambaŭ flankoj, kiel du birdoflugiloj,
Kaj dentojn kiel ungojn en dorson enpremis.
Lepor', laŭ ĵus naskito, malĝoje ekgemis!
Instigantoj alkuras: ĝi kuŝas jam morte,
510 Hundoj taŭzas sub ventr' leporhararon forte.

Instigantoj glatumis hundojn, Vojski tiris
El ĉe zon' tranĉileton ĉasistan kaj diris,
Detrancante saltilojn: "Hundetoj favoron
Ĝuos egale, saman akirinte gloron,
Egalis rapdeco, egalis kurspaco;
Indas Pac' la palacon kaj Pacon palaco (22) ,
Sinjoroj indas hundojn, kaj sinjorojn hundoj;
Finiĝis la disputo en kelkaj sekundoj;
Mi, kiun vetjuĝanto vi faris inkline,
520 Eldonas finverdikton: ambaŭ gajnis fine;
La vetaĵoj nun revenas: al ĉiu — sia;
Vi subskribu konsenton". Post alvoko tia
Instigantoj heligis vizaĝojn kontente,
Longe kaŝatajn manojn kunigis konsente.

Rejent' diris: "Mi vetis pri ĉevaljungaĵo,
MI ankaŭ garantiis per oficskribaĵo,
Ke al Juĝisto mian ringon mi deponas,
Vetogarantiaĵon oni ne redonas.
Ringon akceptu moŝto Vojski por memoro:
530 Sur ĝi gravuru sian nomon la sinjoro,
Aŭ Hreĉeĥajn blazonornamaĵojn laŭ volo;
Oro estas provalta, glata karneolo.
Ĉevalon nun forprenis ulanoj, rajduloj;
Restis jungaĵo; nomas ĝin ĉiuj konuloj:
Oportuna, daŭrema, bela ludil' vera:
Selet' mallarĝa, turka, kozaka, maniera;
En partantaŭo brilas ŝtonaro juvela,
Sidon sternas silkŝtofa kuseneto bela;
Sur selarkon saltinte, sur lanugmolaĵo
540 Vi sidas oportune, kvazaŭ sur litaĵo.
Kaj kiam vi galopas — (Rejtano Bolesto,
Kiu, sciate, estis ŝatanto de gesto,
Disigis krurojn, kvazaŭ sur selon saltante,
Poste kvazaŭ galopis, balancetiĝante —
Kaj kiam vi galopas, tiam ĉabraketo
Helbrilas, kvazaŭ gutus or' de ĉevaleto,
Ĉar selpendaĵoj estas ore aspergitaj,
Arĝentaj piedingoj larĝaj, orumitaj;
Sur buŝpeco rimenoj, sur kol' bridduonoj
550 Briletas perlamota vico da butonoj;
Kaj ĉe brustumo pendas Leliva blazono,
Tio estas lunnovo. La jungspecialo.
Konkerita (laŭ famo) en Podhajc-batalo (23)
De iu grava, turka nobela persono,
Pruvu al Asesoro pri estimo mia".

Kaj Asesoro, gaje pro donaco tia:
"Mi de princo Sanguŝko iaman donaĵon
Vetgarantiis, mian belan hundkolaĵon,
Lacertlede kovritan kun ringoj el oro,
560 Kaj silkteksan gvidilon, kies artlaboro
Egale kara, kiel ŝton' lumanta brile.
Miaj unfanoj devis ĉi tion heredi...
Edziĝante, mi idojn esperas posedi:
Sed la aĵon, Rejento, mi petas humile,
Favore prenu por via jungaĵ' tre kara
Kaj memore pri nia disputo' longe jara,
Kiun finis, por ambaŭ ni, tiu momento
Honore. Ree floru inter ni konsento".
Ili revenis domon anonci ĉetable:
570 Ke Falk', Stumpul', disputon finis tre agrable.

Estis famo, ke Vojski edukis en domo
Leporon, kaj ĝin lasis kaŝe en legomo,
Por pacigi disputon facilmaniere.
Aĝul' la artifikon faris tre mistere,
Ke tutan Soplicovon li trompis prospere.
Kuirist' post jaroj tion kaŝe parolis,
Asesoron, Rejenton, reinstigi volis;
Sed li vane pri hundoj semis kalumnion
Vojski neis, neniu do kredis ĉi tion.

580 Jam gastoj kolektite en kastela halo,
Ĉe tablo kunparolis antaŭ festregalo.
Juĝist', en vojevoda uniform', dum tio
Eniris; kune venis Tadeo kaj Zofio.
Per man' maldekstra kapon tusante, Tadeo
Salutadis soldate ĉefojn de l' armeo;
Kaj Zofio, rigardon al ter' mallevante,
Per riverenc' salutis gastojn, roziĝante;
(Bele riverenci Zonjon instruis onklino).
Sur kap' kroneton havis ŝi, laŭ fianĉino;
590 Cetere sama vesto, en kiu Zofio
Metis printempan garbon al Patrin' de Dio.
Ŝi rikoltis garbeton da flora herbaro:
Per unu man' ŝi donas florojn al gastaro,
Dua sur kapon metas brilan falĉileton;
Ĉefoj prenis herbflorojn, kisante maneton,
Kaj ŝi reriverencis, honte rozigite.

Ĉef' Knjazjeviĉ je brakoj ŝi prenis subite
Kaj metis patran kison sur frunton Zofian,
Kaj levinte knabinon, sur tablon starlokis;
600 Tiam ĉiuj manplaŭde: Jen brave! ekvokis,
Admirante belegan knabinon gracian,
Kaj ravite de ŝia litva vest' vulgara:
Ĉar, por ĉefoj, post viva vagado jarara
En fremdaj landoj, havis strangajn ĉarmojn tia,
De longe nevidita, simpla vest' nacia,
Kiu rememorigis ilin pri juneco
Kaj malnovaj amaĵoj. Do, kun kortuŝeco,
Ili ĉirkaŭ tablon, rigardis scivole:
Tiuj petas, ke frunton ŝi levu bonvole,
610 Montru okulojn; tiuj, ke Zonjo ĉirkaŭe
Turniĝu; ŝi turniĝas, sed kiel antaŭe,
Kovras per man' okulojn. Tadeo atente
Ŝin rigardis kaj manojn kunfrotis kontente.

Ĉu la robeton iu konsilis prudente,
Ĉu instinkte ŝi sciis (ĉar knabin' divenas
Ĉiam instinkte, kio al ŝi plej konvenas),
Sed, unue dum vivo, Zonjon en mateno
Pro obstinec' insultis onklin' Telimeno:
Zonjo kun plor' rezistis al modornamaĵo;
620 Oni ŝin devis lasi en simpla vestaĵo.

Ŝi havis longan, blankan jupeton el tolo,
Robon kamlotverdan, kun roza borderaĵo;
Verda, per la rubandoj laĉita korsaĵo
Multstrie ŝin ĉirkaŭis de sino ĝis kolo;
Sube brust', laŭ burĝonoj sub foli' kaŝitaj.
Blankaj ĉemizmanikoj sur brakoj sin movas,
Kiel por flug' iletojn papilio blovas;
Ĉe man', krispaĵoj estas per ruband' streĉitaj.
Ĉirkaŭ kolo, mallarĝa kolumet' ĉemiza,
630 Kun roza, liga nodo; el kerno ĉeriza
Orelringetoj: ilin cizelis tre arte
Sak Dobĵinski, kaj tial fieris aparte.
(Tie estis du koroj, kun sago, flameto,
Kiujn Sak, svatiĝante, donis al Zonjeto).
Sur kolum' du ŝnuretoj pendas da sukceno;
Sur tempioj — kroneto el la rosmareno;
Harligrubandojn Zonjo sur la ŝultrojn ĵetis:
Kaj, falĉistinkutime, sur frunton ŝi metis
Rikoltilon, de freŝa herbtrancado brilan,
640 Al novluno, sur frunto Diana, similan.

Ĉiuj aplaŭdas. Iu oficir' eligis
Paperujon el poŝo, papero pretigis,
Krajononpintiginte en buś' malsekigis,
Rigardas Zonjon, skizas. Apenaŭ krajonon
Vidis Juĝist', rekonis desegnistpersonon.
Kvankam lin kolonele vesto aliigis:
Riĉegaj epoletoj, mieno ulana,
Lipharoj nigritaj, barbeto hispana.
Juĝisto diris: "Grafa moŝto, kia farto?
650 Eĉ en sarĝuj' vi havas ilojn po pentrarto!"
Efektive, jen Grafo ekzercis talenton;
Juna soldat', sed havis li grandegan renton,
Proprakoste ekipis rajdistregimenton,
En unua batalo tuj firme ekstaris:
Do lin imperiestro kolonelo faris;
La Juĝisto salutis Grafon, gratulante;
Sed Grafo ne aŭskultis, plue desegnante.

Dume eniris dua gefianĉojparo"
Asesor', de Francestro kaj iam de caro
660 Servisto, ĝendarmaran nun komandis vicon,
Kvankam de dudek horoj nur havis oficon,
Li prenis uniformon bluan kun faldzonoj
Polaj, trenis kurban sabron, tintis per spronoj.
Flane, per grava paŝo, iris amatino
Belege vestita: Teklo, Hreĉeĥa filino;
Ĉar Asesor' delonge lasis Telimenon:
Al koketin' volante pliigi ĉagrenon,
Al Vojskidin turniĝis li kun korinklino.
Fraŭlino ne tro juna, laŭ dir'
670 Sed persono solida. mastrino memstera
Kaj dothava: vilaĝon belan ŝi heredis,
Kaj aldone, monsumon de Juĝist' posedis.

Trian paron longan tempon oni atendas.
Juĝist', malpacience, servistojn elsendas;
Ili revenas, sed ne gvidas paron trian:
Rejento ĉe leporo, perdis ringon sian,
Serĉas en herbo; lia fianĉino sidas
En la tualetejo;
kvankam ŝi rapidas
Kaj kvankam servantinoj ŝin helpas akcele,
680 Tualeton ŝi povis fini neniele;
Por kvara hor' ŝi estos pretigita.

 
(1) Historiisto rusa similmaniere priskribas la aŭguraĵojn kaj antaŭsentojn de la moskvolanda popolo antaŭ milito en j. 1812.
(2) La dekstran alon de Napoleona armeo komandis reĝo de Vestfalujo, frato de Napoleono I, Hieronomo (Je'rome) Bonaparte, sub kies komando estis princo Jozefo Poniatowski, ĉefo de pola armeo, havanta ĉirkaŭ 70 000 virojn. — Grodno, la urbo apud Njemeno, ĉe limo de Litvo, Polujo kaj Blanka Rutenujo; — Słonim, la urbo en Grodna gubernio.
(3) Kniaziewicz Karol, pola generalo, nask. 1762, mort. en Parizo, agis en nacia leviĝo 1794, komandis la unuan polan legionon en Italujo, kie li plenumis multe da brilaj faroj (vidu p. 31, rim. 42) en 1812 li aliĝis al Napoleona armeo kaj estis komence lokita en la generala stabo de la vestfala reĝo; poste li ricevis komandecon super la 18-a divizio de la korpuso de princo Poniatowski; li distingiĝis en bataloj ĉe Smoleńsko, Moskvo kaj Berezino. — Małachowski Kazimierz, nask. 1765, mort. 1845 en Francujo, aliĝinte al armeo en j. 1786, kiel simpla soldato, atingis rangon de generalo, batalis en la polaj legionoj, distingiĝis en milito 1812, batalis en la pola revolucio 1830 — Grabowski Michał, generalo, pereis en la batalo ĉe Smoleńsk 1812 — Princo Romuald Giedrojć, generalo el tempoj de la Varsovia Duklando.
(4) Libro nun tre malofta, eldonita en j. 1682 en Kraków sub titolo: "Compendium ferculorum, aŭ kolekto de manĝaĵoj de (nobele) naskita Stanisław Czerniecki, Sekretario de Lia Reĝa Moŝto kaj kuirejestro de Lia Moŝto Prnco Lubomirski". La libro estis poste kelkaj fojojn represita sub ŝanĝita titolo.
(5) Jerzy (Georgo) Ossoliński, grafo de Tęczyn, eminenta ŝtatviro; sendite de reĝo Władysław IV en delegitaro al la papo Urbano VIII, li faris brilan enveturon en Romon (1633), aperante ĉie kun eksterordinara pompo kaj lukso. Czerniecki, aŭtoro de la "kuiristo perfekta", estis ankaŭ lia kuirejestro.
(6) Princo Karol Radziwiłł, nomata "Sinjoro Amato" (Panie Kochanku), laŭ proverbo, kiun li ĉiam uzis, la plej riĉa magnato de sia tempo en tuta Polujo, akceptis (1785) en sia kastelo en Nieśwież la reĝon Stanisław Poniatowski, kaj ĉi tiu akcepto kostis al li milionojn.
(7) Festo de Anunciacio.
(8) En Litvo post enmarŝo de francoj kaj polaj armeoj oni formis en vojevodlandoj konfederaciojn kaj elektis senditojn po la sejmo.
(9) Gros-de Tours, peza silkŝtofo franca.
(10) Lacertledo, ledo malglata (ĉevala aŭ azena), aspekte simila al lacerthaŭto.
(11) En batalo ĉe Hohenlinden (3-an de decembro 1800) francoj sub komando de Moreau venkis aŭstrojn kaj bavarojn; la venkon decidis la pola korpuso sub komando de generalo Kniaziewicz.
(12) Sommo-Sierra, intermontoj en Hispanujo; en j.1808 en ĉeesto de Napoleono ili estis konkeritaj de polaj ulanoj, kiujn komandis Leon Hipolit Kozietulski; tiu heroaĵo ebligis al francoj la vojon al regurbo Madrido.
(13) Honora legio, franca ordeno por merito, fondita de la imperiestro Napoleono I en j. 1802.
(14) Vortoj latinaj, kiuj signifas: de notaĵo pri prava makulo, t.e., ke li estos enskribita en aktojn de juĝejo kiel homo, kiu plenumis krimon.
(15) Militem (latine) — soldaton, ĉi tie en senco de nobelo; scartabello (itale) — malnova paperaĉo; la latinigita formo scartabellus signifas posedanton de dokumento pri nobeligo.
(16) Aĵo pie dediĉita.
(17) Intercizo, ofica antaŭedziĝa kontrakto.
(18) La unua kuniĝo aŭ unio de Litvo kun Polujo okazis en j. 1386 sekve de edziĝo inter Jadwiga, reĝino pola, kaj Władysław Jagiełło, litva granda duko (vidu p. 89).
(19) Laŭ fabela historio poloj kaj rusoj devenas de du fratoj: Leĥ kaj Rus. Pri Leĥ vidu rim. 34 p. 27.
(20) La ordeno de Krucistoj aŭ Kruckavaliroj, venigita en XIII-a jarcento de pola duko Konrado Mazovia, por ke ĝi defendu la limojn de Polujo kontraŭ atakoj de la idolanaj Prusoj, post venko kaj ekstermo de ĉi tiu litova gento volis ankaŭ aneksi Litvon sub preteksto de konvertado en kristanecon. La potencon de la Ordeno rompis fine Jagiełło en la militbatalo ĉe Grunwald kaj Tannenberg en j. 1410.
(21) Pendebat (latine) — pendis, ne estis decidita.
(22) Pola proverbo, ke ambaŭ estas egalvaloraj — Generalo Pac' konstruigis en fino de la XVIII-a jarcento en sia bieno Jezno proksimeal la urbo Troki grandiozan palacon, kiu fariĝis proverba. — Dum tramarŝo de la Napoleona armeo en la Paca palaco ekloĝis tuta regimento. — Alia palaco de Pac' troviĝas en Varsovio ĉe strato Miodowa.
(23) Ĉe podhajce (en Galicio) estis kelkaj bataloj kun Turkoj kaj Tataroj; ne estas konate, pri kiu batalo Rejento parolas.