Solis, o Virgo

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search

> Ĉefpaĝo:Esperanto
> Kategorio: Brevier-Himno
> Sistema listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj
> Alfabeta listo de ĉiuj latinaj Brevier-Himnoj

Brevier-Himno[redakti]

esperante:

Vin, Virgulino, vestas sun-radioj,
stela dekduo kronas vian kapon,
servas la lun' skabel' de viaj plandoj;
glore vi brilas. (Apo 12,1)

Vi kontraŭ mort', infer' kaj kulpo venkis,
pledas por ni ĉe Kristo kun fervoro;
vin, ho Reĝino forto-plena, festas
ter' kaj ĉielo.

Volu protekti ĉiujn Di-fidelajn,
volu kunigi ĉiujn disiĝintajn;
kaj kiujn ie morto-ombro kovras
gvidu al vivo.

Por ni pekuloj preĝu pri pardono,
helpu el plor', malsato kaj malsano,
lumu tra viv-mizeroj kiel firma
savo-espero.

Laŭdon eternan al la Triunuo,
kiu vin kronis, sankta Virgulino,
kaj kiu zorge faris vin Reĝino,
nia Patrino.

latine:

Solis, o Virgo, radiis amicta,
bis caput senis redimita stellis,
luna cui præbet pedibus scabellum,
inclita fulges.

Mortis, inferni domitrixque culpæ,
assides Christo studiosa nostri,
teque reginam celebrat potentem
terra polusque.

Asseclas diæ fidei tuere;
dissitos adduc ad ovile sacrum;
quas diu gentes tegit umbra mortis
undique coge.

Sontibus mitis veniam precare,
adiuva flentes, inopes et ægros,
spes mica cunctis per acuta vitæ
certa salutis.

Laus sit excelsæ Triadi perennis,
quæ tibi, Virgo, tribuit coronam,
atque reginam statuitque nostram
provida matrem.


Latina teksto:

Victorius Genovesi S.J. (1887–1967)

Esperanta traduko:

Albrecht Kronenberger 2009

Breviero:

Propraj tekstoj laŭ la kalendaro > la 15-an de aŭgusto > Ĉielpreno de Maria > matena laŭdo

Eksteraj ligiloj[redakti]