Soneto (Bicknell)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Soneto (Bicknell)
de Bicknell C., Bordigheza
El numero de La Laboro, membrogazeto de Odense Esperanto-Forening - Unueco: Aprilo 1921.

En ĝardeneto sola rozo floris:
Ĉe l' norda land' ne kreskis roz' pli bela;
Nenio en naturo pli odoris;
Ĝarden' nenia estis tiel hela.

Dancadis ĉiam apud ĝi fraŭlinoj;
Poetoj lertaj laŭdi ĝin ne ĉesis
Kaj sub la lumo pala la feinoj
Akvumis ĝin kaj l' ombron eĉ karesis.

Senzorga, ve! la ĝardenist' fariĝis!
Fraŭlinojn kaj feinojn li formetis;
Raŭpar', pro senpluveco, amasiĝis,

Kaj sin sur floron kaj foliojn ĵetis.
Di' gardu ĉion! Helpon se ne portas
Ĉielo, la plej bela floro mortas!