La kvar fontoj Petar Preradović Antoni Grabowski
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 35: | Linio 35: | ||
[[Kategorio:Poezio]] |
[[Kategorio:Poezio]] |
||
[[hr:Četiri vrela]] |
La kroneto | Indekso : La kvar fontoj de Petar Preradović Tradukita de Antoni Grabowski |
Laboru |
Aperis en El Parnaso de Popoloj de Antoni Grabowski. |
La kvar fontoj Petar Preradović Antoni Grabowski
Meze de Kosova kampo
Fontoj kvar el tero ŝprucas:
Blanka lakt' el unu fluas,
Ruĝa vino el la dua,
Tria estas sange-ruĝa,
Klaran akvon donas kvara.
Jen migrant' ĉe fontoj haltas
Kaj demandas li unuan:
-- "Kial fluas vi per lakto?"
-- Por idaron vian nutri!
Kaj demandas li la duan:
-- "Kial vino vin ruĝigas?"
-- Por fortigi vian koron!
Kaj demandas li la trian:
-- "Kial vi per sango ŝprucas?"
-- Por flamigi vin al venĝo!
Li demandas fonton kvaran:
-- "Kial akvon vi fluigas?"
-- Por forlavi vian honton!