Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/85: Malsamoj inter versioj

El Vikifontaro
Bpeel (diskuto | kontribuoj)
→‎Ne provlegita: Nova paĝo kun '{{c|{{granda|SCENO IX-a}}}} {{rule|6em}} {{c|SINJORINO ELVIRO, vualita, DON JUAN, SGANARELO}} {{c|{{sc|Sinjorino Elviro}}}} Ne estu surprizata, Don Juan, min vidante je tiu...'
 
eNeniu resumo de redakto
Supra titolo (ne inkluzivu):Supra titolo (ne inkluzivu):
Linio 1: Linio 1:
{{rh||— 87 —}}
Suba paĝtitolo (neinkluzive):Suba paĝtitolo (neinkluzive):
Linio 1: Linio 1:
<references/>

Kiel registrite je 21:02, 8 apr. 2019

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 87 —

SCENO IX-a


SINJORINO ELVIRO, vualita, DON JUAN, SGANARELO

Sinjorino Elviro

Ne estu surprizata, Don Juan, min vidante je tiu ĉi horo, kaj en tia vesto. Estas trudanta motivo, kiu min devigas al tiu vizito; kaj tio, kion mi havas por diri al vi, tute ne permesas prokraston. Mi ne venas tien ĉi plena je tiu kolero, kiun mi ĵus antaŭe eksplodigis; kaj vi vidas min tre ŝanĝitan el tio, kio mi estis hodiaŭ matene. Mi ne estas plu tiu Sinjorino Elviro, kiu faris malbondezirojn kontraŭ vi, kaj kies incitegita animo ĵetis nur minacojn kaj spiris nur venĝon. La ĉielo pelis el mia animo ĉiujn senindajn fervorojn, kiujn mi sentis por vi, ĉiujn tumultajn elbolojn de krima aldoniteco, ĉiujn hontindajn ekscitojn de tera kaj maldelikata amo; kaj ĝi lasis por vi en mia koro nur flamon elpurigitan de ĉiu senta interrilato, tute sanktan kordolĉecon, amon malligitan je ĉio, kiu ne agas por si, kaj zorgas nur pri via intereso.

Don Juan, mallaŭte, al Sganarelo.

Ci ploras, kiel mi pensas?

Sganarelo

Pardonu min.

Sinjorino Elviro

Tiu perfekta kaj pura amo min kondukas tien ĉi por via bono, por komuniki al vi averton de la ĉielo, kaj provi