Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine/Per masko

El Vikifontaro
Donna Klara Indekso : Elektitaj Poemoj de Heinrich Heine
de Heinrich Heine
Tradukita de Friedrich Pillath
Per masko
Min malofte vi komprenis

Per masko min envolvu lerta mano:
Mi estu ĉifonul'!, por ke friponoj,
En siaj karakteraj maskoj fanfaronaj,
Ne opiniu min samideano.

Malnoblajn vortojn uzas mi pamflete,
Imitas la plebejan vivmanieron
Kaj malkonfesas ĉiujn spritfajrerojn,
Per kiuj dandoj ludas nun kokete.

Jen kia en la maskitaro mi dancadas,
En rond' de kavaliroj, reĝoj stultaj,
Ĉe brak' de arleken', konata de malmultaj.

Per sia ligna glavo ili min ekbatas ...
Jen la spritaĵ'! Ĉar, se mi senmaskiĝus,
La tuta friponaro ekmutiĝus.