La Sekreto de Amo

El Vikifontaro
La Sekreto de Amo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA SEKRETO DE AMO

DE WILLIAM BLAKE.

Ne esprimu vian amon;
Amo estas nedirebla;
La venteto dolĉa spiras
En silento nevidebla.

Mian amon mi esprimis;
Ĉion el la koro diris;
Ŝi, malvarma kaj tremanta,
Kun timego tuj foriris.

Baldaŭ post foriro ŝia,
Vojaĝanto tien venis;
Nevidebla kaj silenta,
Per ekgem’ li ŝin forprenis.

El la angla tradukis
Clarence Bicknell,
Bordighera, Italujo.