Streĉita kordo/Sunsubiro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sunsubiro

Jam iĝis kupro la tagmeza or'.

Ĉe l' horizont' la sun' adiaŭluma,

Okul' gigante granda, plorbruluma,

Rerigardante pasas drone for.

Kaj kvazaŭ sang' fluinta ĵus el kor',

Jen arda ruĝo sur fenestro doma.

Moment'... kaj estingiĝas ruĝ' fantoma,

Kaj jen la dom', rabite pri l' trezor'.

Malluma domo. Lumon lamp' ne ŝutas.

Ĉu l' mastro dormas, aŭ eterne mutas,

Plu lin ne vekos la maten' radia?

Mallum', mallum' mallum' tra l' domo tuta.

Rigardas nokton la fenestro muta

Kun ros-malseka vitro apatia...

Ĉu mi revidos vin, ho kara mia