Strofo pri amo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Staĥ Indekso : Strofo pri amo
de Eŭripido
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de Popoloj
Supren flugi volus mi
el Ifigenio en Aŭlido
Strofo pri amo
elgrekigis Antoni GRABOWSKI

 Mákares hoj metrias theû
 Metá te sofrosynas meté-
 sĥon léktron Afrodítas.

Feliĉulo el amo-font'
Trinkas modere, sorbas nur
El Afrodita pokalo.
Klara ĉielo alridas lin,
Ondoj-muĝadon ne aŭdas li.

Per duspecaj sagoj de l' am'
Pafas Eros, di-orharul':
Feliĉigas tiu ĉi ĵet',
La alia estas malbeno.

Do forturnu duan de mi;
Min favoru Kipra diino!
Por mi estu kvieta volupt',
Nur la ĉasta flamo por mi!
Benu, ho Afrodito min,
Sed forestu via furio!