Suno mia
Vidu ankaŭ • See also • Vois aussi • Siehe auch: Aŭtoro:Penka Batoeva/Licence
Ja, vi brilas tiel bone
kaj vi estas tiel ĉarma,
- mia suno, suno varma!
Brilas vi, varmigas ĉion,
sed por kiu, mi demandas.
- por la beatoj, por la herboj,
por la birdoj, por la arboj,
aŭ por ni - por la homoj?
Via sindonema amo
Flugas - daŭriga flamo.
Via koro ardoplena
kiom estas pardonema!
Sed la homoj ne meritas
la grandegan amon vian.
Ili ĝin ĉin ne rimarkas,
ĝin ne ĝuas, vin ne dankas.
Tamen brilas vi kaj brilas,
ĉion kovras per mildeco.
Vi ne konas avarecon,
nek ĵaluzon, nek envion,
vi ne serĉas rekompencon.
Kaj en via koro granda
estas nek malbonaj sentoj,
nek malico, nek venĝemo,
nek kruela malkompato.
Kial ni ne estas tiaj,
Kiel vi, brilanta suno?
Ĉu ankaŭ ni ne estas
kreitaĵoj de l'naturo,
- de la sama universo?