Sunsubiro sur la maro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Penka Batoeva


Vidu ankaŭ • See also • Vois aussi • Siehe auch: Aŭtoro:Penka Batoeva/Licence


Vi sternas vin
sub la rigardo
- senlima
kaj karmega vast',
admiras vin l'anim'
en ĝojo,
kiel post riĉa
pompa fest'...
L' animo kuŝas
eksaltita
sur via korpo
kaj larĝec',
vi dormas dolĉe
kaj senzorge
en rava, bela
sinforges'.
Vi, maro mia
- brilarĝenta,
senbrua kaj
enreviĝinta
vin kisas
la ĉielo milde
per la radioj
dolĉe bridaj
de la krepusko
sunsubira.
Vi ŝajne sonĝas,
murmuratas,
trankvile spiras
kaj sen halt',
nekompreneble
ion flustras
al la sablar'
- al varma strand'.
Kaj via rido
kaj malico
sanŝiĝas
je mistera vort'
kaj rido via,
via ploro
timigas,
vokas en la nokt'.