Suttner GE 1914

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bertha von Suttner, 1906

Berta von Suttner †

Georg Arnhold

Germana Esperantisto

La saman tagon, kiam la printempo finiĝis kaj la somero komenciĝis, min atingis la sciigo, ke Berta von Suttner mortis. Nur mallonge la ĉiutagaj gazetoj raportis pri la morto de tiu ĉi virino, kiu eble iam estos ŝatata kiel unu el la plej eminentaj virinoj de nia jarcento. Ĉar ŝi estis vera, tuta homo, homo, kiu klare ekkonis sian taskon kaj laboris kaj batalis, por plenumi ĉi tiun taskon, por plenumi sian vivon; kaj fiere ŝi povis konfesi, ke ŝi ne vane laboris, ke ŝi, ekkoninte sian taskon, malgraŭ ĉiuj atakoj, mal-graŭ la mokado kaj la rido de la amaso, atingis sian celon. Ŝi estis unu el la maloftaj homoj, kiuj tiel forte vivas por iu ideo, ke la ideo preskaŭ korpiĝas en ili, ke ĝi altiras per sia forto kunulojn kaj helpan-tojn kaj fine devas venki.

La ideo, por kiu Berta von Suttner laboris, kies disvastigo estis la celo de ŝia vivo, estas unu el la plej noblaj por la homaro ideoj: la ideo de frateco kaj paco. „Granda heroino, la heroino de 1' milito kontrau la milito" prave ŝin nomis la konata hungara grafo Apponyi. La printempo de la pacmovado nun finiĝis, kaj la somero jam komenciĝis. Gvidante kaj montrante la vojon, Berta von Suttner travivis ĉi tiun epokon de la granda homa movado.

Kiaj progresoj de post la tempo, kiam ŝi en la jaro 1889 pro bonaj, sed sentimentalaj motivoj publikigis la tendencromanon „For la batalilojn!" (Die Waffen nieder!), ĝis la scienca esploro de la interŝtata juro, ĝis la Haag'aj packonferencoj kaj la grandaj internaciaj interrilatoj!

Berta von Suttner naskiĝis la 9-an de Junio 1843 en Prag, kiel filino de la grafo Kinsky. Ŝia patrino estis ano de la familio Körner. La patro frue mortis, kaj la patrino zorge edukis ŝin, kiu jam kiel juna knabino estis glorata kaj estimata pro siaj beleco kaj intelekto. En la jaro 1876 ŝi edziniĝis, kontraŭ la volo de liaj kaj siaj parencoj, kun la barono Artur Gundakkar von Suttner. Post la sekreta edziĝa ceremonio ili — ne vojaĝis, — sed forkuris al la Kaŭkazo, kie ili devis vivi preskaŭ sen iuj monrimedoj. Nur tre malfacile ili povis akiri la necesan monon; la baronino mem devis helpi, instruante kantadon kaj lingvojn. Fine ili provis verkadon de literaturaĵoj; ili verkis vojaĝrakontojn kaj noveletojn, kiujn ili publikigis pseŭdonime en aŭstraj gazetoj. La provo kontentige sukcesis, kaj dum multaj jaroj ili povis vivi per la honorario, kiun sendis al ili la ĵurnaloj. Fine ili repaciĝis kun la familio kaj revenis al sia patrolando.

En la jaro 1889 la baronino verkis la romanon „For la batalilojn!" Tre interese ŝi ofte rakontis pri la estiĝo de tiu romano. Si unue intencis skribi nur noveleton kontraŭ la milito, kiun ŝi ekkonis kiel institucion el barbara tempo, forigotan per la civilizacio. Sed dum la laboro ŝia intereso kreskis, kaj ŝi nun studadis la raportojn pri la militoj de 1859, 1864, 1866 kaj 1870/71, memoraĵojn ktp., kaj la malgranda rakonto baldaŭ fariĝis granda romano. Sed nun neniu redakcio volis ĝin publikigi pro ĝia tendenco. La ĝis-tiamaj eldonistoj proponis la ŝanĝon de la titolo „For la batalilojn", sed la baronino tion energie rifuzis. Kaj la sukceso de la romano estis grandega. Ĝi estas tradukita en ĉiujn lingvojn, laste ankaü en Esperanton. Berta von Suttner, kompreninte la grandan Valoron de Esperanto kiel rimedo por disvastigo de komunaj ideoj en la tuta homaro, volonte kaj varme konsentis la tradukon de sia romano en nian lingvon. Kruela sorto ne plu permesis al ni, transdoni al ŝi la unuan ekzempleron de la Esperanta eldono, kiu jus aperis kaj certe multege helpos konatigi la faman verkon al pliaj rondoj de homoj. Pri la literatura valoro de la romano oni povas disputi; tendenca verko neniam — laŭ mia opinio — povas esti pure arta, sed pri la kultura valoro ne povas ekzisti dubo. La faktoj tro klare tion pruvis. La romano estis fajrero, kiu ekbruligis la tutan civilizitan mondon. En ĉiuj partoj de la mondo fondiĝis societoj, kies celo estis la forigo de 1' milito. La titolo de l romano „For la batalilojn!" fariĝis la devizo de tiuj miloj kaj rnilionoj da homoj, kiuj laboras por la ideo.

Ĉi tiu neatendita sukceso de la romano montris al la baronino von Suttner la direkton por ŝiaj pluaj laboroj; ĝi donis al ŝia vivo la plej riĉan enhavon. Si estis elvekinta la kulturan konscion de la homaro. Nun oni komencis vigle pridiskuti la temon, ĉiu sin devis okupi pri la demando, kaj baldaü oni ekkonis, ke la afero ne estis tiel ridinda kaj mokinda, kiel la malsaĝuloj diris.

La utopio baldaŭ evoluadis al scienca problemo, kaj la baronino partoprenis ankaŭ kun la sama entuziasmo kaj la sama intelekto tiun ĉi sciencan laboron. La tuta grandega disvastigo de la pacifista movado grandparte estas kaŭzita de la emocio, kiun vekis la romano. Ankaŭ estas konate, ke la caro antaŭ la publikigo de sia manifesto (24. 8.1898), per kiu li atentigis la registarojn pripensi, kiel oni povas limigi la malprogresigan kaj premantan armadon, estis leginta la libron de Suttner, kvankam oni povas supozi, ke ĝi ne estis la sola instigilo je lia bonkora elvoko. Ŝi ankaŭ instigis la fabrikanton Nobel, ĉe kiu ŝi mallonge antaŭ sia edziniĝo estis sekretariino kaj kun kiu ŝin poste kunligis intima, sincera amikeco, lasi sian tutan monhavon de proksimume 35 milionoj por la konataj premioj, el kiuj la porpacan ŝi mem, kiel plej inda kanditato, ricevis en 1905.

Mi ne povas rakonti ĉi tie la tutan historion de la pacmovado dum la lasta kvaronjarcento. Gi estas plena de sukcesoj, kiujn oni neniam atendis. La milito ankoraü ne estas forigita, sed oni nun komencis, pli profunde esplori la tutan gravan demandon, oni nun kontraübatalis la kaŭzojn, la simptomojn de la milito. Ne forigo de la milito, ne senarmigo de la popoloj estas Ja celo de la moderna pacifismo, sed la internacia organizado, la anstataŭigo de la nuna anarhio per jura organizo de la internaciaj rilatoj.

Oni kreis internacian arbitracion, la Haag'ajn packonferencojn, la Haag'an arbitracian kortumon, la interparlamentan unuiĝon, kaj la historio de ĉiu el tiuj organizaĵoj estas intime ligita kun la historio de la vivo de 1' baronino von Suttner. Si travojaĝis la tutan civiliziian mondon, faris paroladojn, por skui kaj veki la dormantajn, indiferentajn homojn, entuziasme kaj entuziasmige ŝi paroladis, kaptante ĉiujn aüskultantojn. Bone mi memoras iun grandan laboristan kunvenon dum la internacia packongreso en London 1908. Miloj da laboristoj kun siaj grandaj unuiĝaj standardoj kunvenis en Trafalgar Square. De sur la piedestalo de la Nelson-kolono la ĉefaj pacifistoj alparolis la grandegan amason. Nun oni petis la baroninon, ke ankaŭ ŝi parolu. Kaj sen ia preparo ŝi komencis per laŭta voĉo, parolante la anglan lingvon same flue kiel la gepatran, per la vortoj: „Karaj fratoj kaj fratinoj. Estis vere solena momento, vidi ĉi tiun grandan amason da laboristoj, kiuj aŭskultinte atentege la vortojn de la kvazaŭa predikantino, fine per varmkora, sincera aplaŭdo esprimis sian estimegon al la 'baronino.

Kaj kun la sama certeco kaj rutino ŝi sin movis ankaŭ en la rondoj de princoj kaj diplomatoj, kie ŝi ĉiam per sia majesta sintenado, per sia nobla kaj bela eksteraĵo altiris la atenton kaj admiron de ĉiuj.

Kiel sola virino inter la ŝtataj oficialaj reprezentantoj estis permesite al ŝi, partopreni la solenan inaŭguron de la unua Haag'a packonferenco. En ŝia salono kunvenis vespere la oficialaj delegitoj, altrangaj diplomatoj kaj kleraj scienculoj, por pridiskuti la demandojn priparolotajn dum la kunsidoj de la morgaŭa tago.

Kiam la Haag'a pacpalaco estis solene inaŭgurata en Aŭgusto de la pasinta jaro, ŝi estis invitita kiel honora gasto kaj ricevis honoran lokon. Ŝia edzo, same tre eminenta viro, ĝis sia morto plenkomprene kaj per varma intereso partoprenis la ideojn kaj laborojn de sia edzino. Li mortis en Decembro 1902, sed li lasis al la vivkunulino valoran heredaĵon: la heredaĵon de plulaboro por la granda ideo de 1' paco. La vortoj de la testamento estas tiel belaj, ke mi ne povas preterlasi la okazon, citi kelkajn frazojn: „. . .Vi scias, ke ni sentis en ni la devon, doni nian malgrandan helpon por la pliperfektigo de la mondo, laboradi kaj bataladi por la bono, por la eterna lumo de la vero. Post mia morto por vi ĉi tiu devo ne ĉesis. La bona memoro pri via kunulo devas doni al vi la forton, resti rekta. Vi devas daŭrigi la plenumon de niaj intencoj, plue laboradi pro la bona afero, ĝis kiam ankaü vi atingos la celon de la mallonga vivvojaĝo. Do kuraĝon! Ne malesperu! En tio, kion ni laboras, ni estas unuanimaj, kaj tial vi devas klopodi, labori multon plu."

Fidele,, Berta von Suttner plenumis la testamenton. Ĝis la lasta tago ŝi daŭrigis la karan laboron por la beno de 1' homaro. Neniun klopodon ŝi evitis, kiam estis necese, enpenetrigi siajn ideojn en pli vastajn rondojn de Ia homaro. Preskaŭ sepdek-jara, ŝi malgraŭ la kontraŭaj konsiloj de siaj amikoj entreprenis paroladvojaĝon tra Ameriko, dum kiu ŝi rikoltis senekzemplajn honorojn kaj triumfojn. Dum la lasta jaro ŝi preparis kun siaj aŭstraj amikoj la 21-an internacian packongreson, kiu okazos en Wien, la urbo de Berta von Suttner, kaj kiun la pacifistoj de la tuta mondo volis fari manifestacio por sia honorata antaŭbatalantino.

Tragika sorto ne permesis al ŝi, ĝisvivi ankaü tiun triumfon. Meze el ŝia laboro facila morto ŝin forrabis de ŝiaj amikoj. „Diru al ĉiuj: For la batalilojn!" estis ŝiaj lastaj vortoj.

Kiel nur malmultaj homoj Si plenumis sian vivon riĉan je laboro kaj peno, sed ankaŭ riĉan je sukcesoj kaj honoroj. Kaj la plej bona honoro or homo estas la konscio, esti kunlaborinta por la ono kaj la progreso de la homaro kaj de la kulturo. Kvankam ŝi ne ĝisvivis la definitivan venkon de sia ideo, ŝi tarnen metis fortan fundamenton, kaj se iam la venko estos atingita, oni des pli dankeme memoros pri ŝi.

Dr. Arnhold

Noto de la redakcio — Ni atentigas pri tio, ke la julia kajero de la konata porpaca gazeto Die Friedenswarte, eldonata de Alfred H. Fried, preskaŭ senescepte estas dediĉita al la memoro pri Berta von Suttner. Ĝi enhavas nekrologojn de eminentaj pacifistoj kaj portretojn kaj aliajn bildojn de la mortintino. La kajero estas aĉetebla por 50 pf. en ĉiu librejo aŭ ĉe la eldonejo Paß &