TEJO ekamikas kun la Civito

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: TEJO ekamikas kun la Civito
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 26-a de decembro 2016
Permesilo: CC BY 4.0

La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. "UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo", klarigas la prezidanto de TEJO.

La grupo nomata Esperanta Civito – direktata de Giorgio Silfer (Valerio Ari) – laŭ multaj ekde sia fondiĝo en 1998 sur diversaj frontoj kontraŭlaboras la organizitan Esperanto-movadon, strebante alproprigi ĝiajn instituciojn aŭ paŭsante ilin.

Se kredi la informojn de la Civito mem, ĝi nun estas iom pli granda ol TEJO, kun 433 anoj. La membronombroj de UEA kaj TEJO ĉi-jare ne estis publikigitaj, sed laŭ informoj de Libera Folio TEJO nun havas malpli ol 300 individuajn membrojn. (Male ol ĉe UEA kaj TEJO, ĉe la Civito oni devas pagi por eliri.)

La agado de la Civito ofte impresas direktita kontraŭ la ĉefa organizaĵo de Esperantujo, Universala Esperanto-Asocio. Eble pro ĝiaj metodoj, perceptataj kiel manipulaj, funkciuloj de UEA ĉiam pli evitis ajnan kontakton kun la grupeto.

Nur dek tagojn post la ĝenerala voĉdonado kiu ebligas la juran sendependiĝon de la junulara sekcio de UEA, la Esperanta Civito tamen povis diskonigi gravan simbolan venkon: la estraro de la sendependiĝanta TEJO decidis oficiale aŭspicii kunvenon, kiun aranĝas la Esperanta Civito en sia multjara sidejo en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono) en Svisio.

Pli frue TEJO oficiale aŭspiciis interalie ARKONES, grandan sendependan kulturan aranĝon en Poznano en Pollando. Tio interalie signifis, ke TEJO donis al ARKONES senpagan reklamlokon en sia oficiala revuo Kontakto.

Nun la estraro de TEJO decidis doni siajn aŭspiciojn al "Arta Renkonto Transnacia en Esperanto", kiu laŭ informo de la Civito sekve ekhavos la aldonan epiteton "Junulara", kaj nomiĝos JARTE. La aranĝo okazos dum la tria semajno de julio 2017 en Kultura Centro Esperantista – la sidejo de la Esperanta Civito.

Laŭ István Ertl, kiu dum unu vespero ĉeestis la unuan ARTE en 2016, ne temas pri aparte signifa aranĝo:

– Se juĝi laŭ la sperto de tiu sola vespero, temas pri etskala afero por manpleno da homoj ĉirkaŭ la Civito kaj alia manpleno da okazaj interesatoj. Verdire, la bedaŭrinde kutima dimensio de multaj aranĝoj en Esperantujo, ĉu Civitaj ĉu ne.

Laŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la aŭspicioj de TEJO signifas "favoran bondeziron", kaj interŝanĝe TEJO-anoj rajtos senpage aliĝi al la aranĝo.

– La aŭspicioj signifas ke TEJO oficiale bondeziras sukcesan ARTE-n kaj ni ĝojas je la propono je senpaga partopreno por la individuaj membroj de TEJO.

Ĉu TEJO antaŭvidas ajnan financan kunlaboron kun la organizantoj? Ĉu oni ekzemple povas uzi aŭ ricevi iujn subvenciojn lige kun la aranĝo?

– Ni ne antaŭvidas financan kunlaboron.

Kio estas tiu aranĝo, kiun TEJO-anoj nun senpage rajtos partopreni? Kiu proponis ke TEJO aŭspiciu ĝin, kaj kiu decidis tion fari?

– Laŭ niaj informoj temos pri kultura evento kun programo ĉefe orientita al beletro kaj teatro. Laŭ la pasintjara raporto ĉefe la teatra programo estis sufiĉe abunda, kio ne estas ofta en Esperantujo. La propono ĝin aŭspicii venis de Giorgio Silfer dum nia estrarkunsido kaj la Estraro de TEJO aprobis ĝin. Ni ne vidis bonan kialon nei peton doni aŭspicion al kultura evento kaj senpagan partopreneblon de niaj membroj en ĝi.

Ĉu lige kun sia sendependeco TEJO nun proksimiĝas al la Civito?

– Ne temas pri "proksimiĝo al la Civito", ni simple estas malfermaj al pozitivsintenaj proponoj al TEJO. Mi invitas organizantojn de aliaj interesaj eventoj proponi senpagan partoprenkotizon por TEJO-anoj. Substrekindas ke UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo, klarigas Michael Boris Mandirola.

Ĝis nun TEJO laŭ la statuto de UEA estis "integra parto" de la asocio. En letero sendita al la komitato de UEA antaŭ la ĵusa ĝenerala voĉdonado, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, asertis ke la proponataj ŝanĝoj "ne esence tuŝas la rilatojn inter UEA kaj TEJO, nia junulara sekcio".

La jura sendependiĝo de TEJO formale efektiviĝos nur, kiam la novaj statutoj de TEJO kaj UEA estos konfirmitaj per notaria akto kaj registritaj ĉe la Komerca Ĉambro. Por tio interalie necesus unue, ke la komitato de UEA aprobu la protokolon de la kunsidoj en Nitro, kiu ĝis nun ne pretas. Tamen jam nun la sendependiĝanta TEJO ŝajnas ekstiri en direkto, kiu klare diverĝas de la multjara kurso de ĝia gepatra organizaĵo, UEA.