TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Informoj pri la teksto
Titolo: TEJO eksigas
neaktivajn komitatanojn
Aŭtoro: Libera Folio
Fonto: [1]
Eldonita: je la 4-a de aprilo 2017
Permesilo: CC BY 4.0

TEJO ĵus eksigis el sia komitato la reprezentantojn de kvin landaj sekcioj, ĉar ili maltrafis tri voĉdonadojn. La decido ŝajnas kontraŭi la statuton de TEJO.

De multaj jaroj TEJO, same kiel UEA, suferas de pasiveco de la komitatanoj. Multaj anoj de la plej alta decida organo de la asocio apenaŭ videblas en la diskutoj kaj ne partoprenas retajn voĉdonadojn. En decembro 2016 la komitato de TEJO decidis disciplini sin mem per ŝanĝo en la reglamento.

– Jam de kelkaj jaroj estiĝis en la Komitato plendoj pri la malaktiveco de kelkaj komitatanoj kaj dum la komitatkunsido en 2015 aperis la ideo puni la malaktivajn kiuj ne partoprenas. Certe indas plifortigi la rolon de la Komitato kaj porti al ĝi pli da decidoj, tamen tio malfacilas kiam signifa kvanto da komitatanoj malpartoprenas, klarigas la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola.

Laŭ la nova regulo, proponita de Michael Boris Mandirola kaj akceptita de la komitato en reta voĉdono, komitatano kiu ne partoprenas en tri sinsekvaj voĉdonadoj perdos sian postenon.

Post la akcepto de la regulo jam okazis tri pliaj voĉdonoj, kaj la 2-an de aprilo la ĝenerala sekretario de TEJO, Arina Osipova, anoncis la unuajn eksigojn.

Laŭ la mesaĝo de Arina Osipova, titolita "eksigo de la komitatanoj", la tri lastajn voĉdonojn ne partoprenis kvin komitatanoj, ”kiuj ekde nun estas eksigitaj de TEJO-Komitato”. Temas pri la komitatanoj A por Benino, Ĉinio, Hungario, Irano kaj Meksiko.

Tamen estas dubinde, ĉu la nova regulo efektive estas valida. La plej grava dokumento, kiu difinas la rolon de la komitatanoj de TEJO, estas la statuto de la asocio. Laŭ la statuto, cetere ĵus renovigita, la komitatanoj A estas nomumitaj de la landaj aŭ fakaj sekcioj. Nenio estas menciita pri ebleco eksigi komitatanojn.

Responde al demando de Libera Folio, Michael Boris Mandirola klarigas, ke la nova regulo pri eksigo pro pasiveco tamen ne estas kontraŭstatuta, ĉar ĝi ne uzas la vorton ”eksigo”:

– La reglamento ne parolas pri eksigo sed pri silenta demisio: Komitatano kiu ne partoprenas 3 sinsekvajn retajn voĉdonojn estas konsiderata kiel demisiinta. Do fakte persista malpartopreno en la voĉdonoj estas silenta esprimo je malintereso pri la posteno, konsiderebla kiel demisio. La reglamentoj cetere kovras tion kio ne estas specifita en la statuto, kaj konkrete en ĉi tiu kazo estas neniu artikolo de la statuto kiu kontraŭas ĉi tiun reglamenton.

La komitatanoj mem ŝajnas pasive sinteni ankaŭ al la anonco pri eksigoj. El la kvin eksigitaj komitatanoj ĝis nun nur unu iomete protestis: Hamed Sufi, komitatano A por Irana Esperantista Junulara Organizo. Li mesaĝis jene en la komitata listo, kie li evidente ankoraŭ ne perdis la skriborajton:

– Laŭ mi tia regulo aspektas tute terure kaj malprogresigante. Landaj reprezentantoj devus fukcii daŭre kiel komitatanoj A. Mi proponas ĉi tiele, ne laŭplaĉe de mi mem (ĉar mi vole-ne-vole baldaŭe rezignos mian landan organizon), sed emfazindas, ke la striktaj reguloj ĉiam malantaŭenigas la movadon.

Sian nepartoprenon en retaj voĉdonadoj li klarigas per teknikaj problemoj:

– Mi multfoje havis problemojn pri mia uzant-nomo kaj pasvorto, sed mi ne ricevis ĝustajn kontentigajn respondojn.