Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kopenhago, la 2-an de Junio 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711
Thiele, la 29-an de Septembro 1711


Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711

Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom da ĉagreno kaj mizeraĵo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmiĝos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio ĝin indulgis — glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompiĝas.

Kun timo kaj senparole ni sidis de l’ mateno ĝis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis multaj homoj; de tempo al tempo ia triste figure ŝanceliĝis sur la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran vidaĵon. Mi vidis ĝin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj 23 je mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De malantaŭ la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; ŝiaj okuloj elstaris el la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj balais la straton.

Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis en sian dormejon kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; sed mi ĝemis en mia koro: "Ili estos ĵetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, ĉar li akceptis min, Sela!"