Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Corselidse, la 1-an de Majo 1744

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Corselidse, la 2-an de Novembro 1743 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Corselidse, la 1-an de Majo 1744
Corselidse, la 2-an de Julio 1744


Corselidse, la 1-an de Majo 1744

Kiel belega lando estas ja ĉi tiu! Ĉio en plena florado! Verdaj arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj ĉie! En Siberujo estas ankoraŭ vintro. Dio estu glorata pro tia interŝanĝo!

Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj rakonti al li pri milito kaj pri ĉiuj landoj, kiujn mi travagadis. Kaj se li volonte aŭskultas, mi volonte rakontas; ĝojigas min, rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfeliĉojn.