Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Corselidse, la 14-an de Septembro 1744

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Corselidse, la 8-an de Aŭgusto 1744 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Corselidse, la 14-an de Septembro 1744
Corselidse, la 1-an de Majo 1745


Corselidse, la 14-an de Septembro 1744

Mi dubas pri tio, ĉu mi daŭre restos en tiu ĉi loko. Mia loĝado tie ĉi tute ne plu plaĉas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en ŝia proksimeco, kaj ĉar mi ne ĉiam povas eviti ŝin. Mi ankoraŭ ne parolis kun ŝi, ĉar mi ŝin evitas kiel demonon. Jens serĉas min kun trudemo, kiu plaĉas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaŭ iu prezentas al mi venenon por trinki.

Li rakontis al mi sian historion — ho, kiel terura, kiel abomena ĝi estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia — li ludadis la kornon, kaj ŝi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne sufiĉis plu, ŝi komencis metion, kiu disŝiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaŭ tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro ne estus kompatinta ilin. — Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti en Siberujo.