Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Corselidse, la 2-an de Julio 1744

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Corselidse, la 1-an de Majo 1744 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Corselidse, la 2-an de Julio 1744
Corselidse, la 8-an de Aŭgusto 1744


Corselidse, la 2-an de Julio 1744

Ho, kompatema Dio! tiu maldolĉa pokalo ne estis ankoraŭ malplenigita! Ĉu la iama vundo refoje devas esti ŝire malfermata!? Jes, ĉar tio plaĉis al vi! — Mi ŝin revidis — ŝin? ho ne! ne ŝin! falintan anĝelon mi vidis, figuron de la mallumo —; ofte mi deziris esti mortinta, sed nun — mi malamas la vivon — mi ne povas plu skribi — —