Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Føulum, Idibus Januarii MDCCIX

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Føulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Føulum, Idibus Januarii MDCCIX
Føulum, XVIII Calend. Febru. 1709


Føulum, Idibus Januarii MDCCIX

Patro ankoraŭ ne rehejmiĝis, kaj la vetero estas ankoraŭ tre malbona — se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens laŭiras la garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano — li eniras. — Tio estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, sed ŝi ne kuraĝas tion fari, antaŭ ol venos mia patro.