Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Føulum, la 18-an de Februaro 1709

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Føulum, XVIII Calend. Febru. 1709 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Føulum, la 18-an de Februaro 1709
Thiele, la 1-an de Majo 1709


Føulum, la 18-an de Februaro 1709

Mi preskaŭ ne rekonis Jens’on. Li portis verdan frakon, kaj verda plumo staris sur lia ĉapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas ĉasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" —

9

"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo preteriris! Mi povus estiĝi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por ŝi. — Ve, Jens, se via patro vivus!"

"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinaĵon — la diablo ĝin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" —

"Kiel mi povus?" mi respondis. —

"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas nun tute alia kiel antaŭe. Li povas plori ĉi tiun horon kaj ridi alian horon.