Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Føulum, la 3-an de Septembro 1708

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Føulum, la 1-an de Januaro 1708 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Føulum, la 3-an de Januaro 1708
Føulum, die St. Martini 1708


Føulum, la 3-an de Januaro 1708

Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera 6 en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. La kompatinda sinjoro Sören! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: "Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!"

En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro Sören donis al mi la grekan testamenton. "Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio estas ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, kiam li estas ĝoja. Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento.