Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711
Kopenhago, la 2-an de Junio 1711


Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711

Nun mi scias, kio estas milito — mi ĉeestis batalon kaj — glorata estu la Sinjoro de Zeboat! — ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin 20 je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.

"Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas la kuraĝon batali kontraŭ la svedaj gastoj?" diris la ŝipestro.

"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaŭ unu; ĉu ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?"

"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi ŝarĝis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu havis sian muskedon kaj la ŝipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.

"Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.

"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de via patrino."

Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, kaj tuj poste ni aŭdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis ĉirkaŭ mi. Sed la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La svedoj alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi.

21

"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris.

"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!"

Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj ĝojaj, ĉar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero. Li kuŝis en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj.

"Morten!" li diris: "quid hoc sibi vult?"[8] Sed antaŭ ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon — kiu elstaris el la lito — kaj la pipekstremaĵo faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster danĝero kaj en la haveno. Kiel dolĉa estas la ripozo post tia batalo!

[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]