Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Kopenhago, la 2-an de Junio 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Kopenhago, la 2-an de Junio 1711
Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711


Kopenhago, la 2-an de Junio 1711

Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, kiujn mi aŭdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, ĉar unu forpelas la alian kiel nuboj dum 22 ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke mi estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi restas tie ĉi, des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino Sofia, kaj mi preskaŭ povus kredi, ke estas ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notaĵojn pri Ovidii remedium amoris, tiam mi rekomendus ekskurson al la ĉefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraŭ tiu danĝera malsano.