Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stockholm, la 14-an de Junio 1716 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718
Siberujo, la 15-an de Majo 1721


Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718

Fine kaj spite al ĉio mi estiĝis sveda soldato! Kvankam mi kiel eble plej singarde min kaŝis kiel ĉasotaĵo en arbaro kaj meze de ŝtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone estas sub la bona ĉielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos kontraŭ miaj samlandanoj, sed nur kontraŭ Grandrusoj — ili eble havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur ĝi.