Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Riga, la 2-an de Septembro 1743

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Siberujo, la 15-an de Majo 1721 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Riga, la 2-an de Septembro 1743
Falster, la 23-an de Oktobro 1743


Riga, la 2-an de Septembro 1743

Ĉu mi unu fojon ĝisvivos la tagon, kiam mi revidos mian naskiĝlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj mi ĉasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, ĝis kiam mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj ripozu en la tero de mia patrujo —. Ho, mi vidas suprentirita la danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia animo, gloru la Sinjoron! Ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan nomon.