Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Siberujo, la 15-an de Majo 1721

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Siberujo, la 15-an de Majo 1721
Riga, la 2-an de Septembro 1743


Siberujo, la 15-an de Majo 1721

Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da mejloj de Danujo mi estas tie ĉi en duone sovaĝa kaj zorgoplena lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la neĝo ĝis miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan somer-vestaĵon. Ekster mia malnova ĉambrofenestro staras la pomujo plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetaĵo, la sturno sidas sur la preĝejo kaj flutas sian ĝojan melodion, kaj la alaŭdo kantas alte en la nuboj. Tie ĉi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finiĝos tiu ĉi dezerto? Ve! kie finiĝos mia mizera vivo?