Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Stockholm, la 14-an de Junio 1716

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Svedujo, la 13-an de Junio 1716 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Stockholm, la 14-an de Junio 1716
Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718


Stockholm, la 14-an de Junio 1716

Tio ne povas daŭri pli longe! Ili min trenis de unu fortikaĵo al alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatiĝu, sed prefere mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraŭ mia propra reĝo kaj estro. Ankoraŭ pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos ĝin akiri aŭ trovi la morton!