Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Corselidse, la 1-an de Majo 1745 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745
Thiele, la 4-an de Julio 1745


Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745

"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu ruinigas samtempe korpon kaj animon!"

41

Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.

Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj ĉi ondoj antaŭ la kugloj de la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan anĝelon de mia juneco en la ĝardeno de Corselidse. Glavoj kaj kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la perdiĝo de la amo kaj kompare kun ruiniĝo de senkulpa animo. Se mi estus vidinta tiam disŝirita de sovaĝaj bestoj ŝian belegan korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam mi ŝin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen savo. Kiam ŝi kuŝis tie kaj sarkadis la teron, ŝajnis al mi, kvazaŭ ŝi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restaĵon de kredo al honoro kaj virto.

Sed mi diros, kiel ĉiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj komprenas.