Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 23-an de Januaro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711
Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711


Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711

La suno subiras post la kara Jylland; ĝia rebrilaĵo sterniĝas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke ĝi min salutas de mia hejmo — ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas.

Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, — — ĉu tio estas fraŭlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? — li rigardas tiel ofte norden — kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"