Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 1-an de Majo 1710

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 23-an de Marto 1710 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 1-an de Majo 1710
Thiele, la 17-an de Junio 1710


Thiele, la 1-an de Majo 1710

Ho ve, mi malfeliĉulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi ĝin diris, tre precize 16 li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne eraras, ĝi nomiĝas Amor, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamiĝis, estas sendube fraŭlino Sofia.

Ho, mi kompatinda malsaĝulo! Kiel tio finiĝos? Mi devas ekzameni liajn remedia amoris!

— Ĵus mi ŝin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; tio tratranĉis mian koron. Ŝajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, sed jen ŝi pretersaltetis min kun rideto; — mi sentis, kvazaŭ mi estus ĉasanta kaj kvazaŭ ĉasotaĵo venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaŭ kunekreskintaj kun la ĉasotaĵo — ah, malheureŭ que je suis!