Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 1-an de Majo 1712

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 13-an de Marto 1712 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 1-an de Majo 1712
Thiele, la 3-an de Junio 1712


Thiele, la 1-an de Majo 1712

Lia ekscelenca moŝto forvojaĝis kaj lasis tie ĉi sian karulinon. Si jam enuigis lin, — Dio pardonu min! — mi kredas, ke li same enuigis ŝin. Ŝi sekve ne plu sopiras je li, ĉar ŝi estas tiel vivoplena kiel antaŭe, preskaŭ pli vivoplena; tamen de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje ŝi parolas al mi kvazaŭ al almozulo kaj kelkfoje kvazaŭ mi estus ŝia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaŭ kredas, ke ŝi min mokas —. Mi ne estiĝis ankoraŭ saĝa, ĉar ŝi povas fari min ĝoja aŭ malĝoja, tute laŭ sia plaĉo.