Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 12-an de Majo 1709

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 1-an de Majo 1709 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 12-an de Majo 1709
Thiele, la 3-an de Junio 1709


Thiele, la 12-an de Majo 1709

Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraŭlinoj. Mi havas sufiĉan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraŭ estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro Søren, mi aĉetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: "ars amoris", alia: "remedium amoris"; ilin mi legos unue, ĉar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo de sinjoro Søren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, dirante: "Abstine manus! Forigu la fingrojn de tiuj paperaĵoj! Tio ne taŭgas por vi."