Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 13-an de Decembro 1712

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 2-an de Julio 1712 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 13-an de Decembro 1712
Thiele, la 27-an de Februaro 1713


Thiele, la 13-an de Decembro 1712

La servistino de la sinjorino naskis fileton. Ŝi kulpigis puntovendiston — sed en la tuta bieno ĉiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna fraŭlino mem mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel ŝi povis tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio — mi ne havas tian karakteron.