Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 13-an de Februaro 1710

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 11-an de Januaro 1710 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 13-an de Februaro 1710
Thiele, la 23-an de Marto 1710


Thiele, la 13-an de Februaro 1710

Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaŭ peza ŝtono kuŝus sur mia brusto. Mi preskaŭ ne manĝas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi 15 havis strangan sonĝon: mi imagis, ke mi staras sur la posta parto de l’ glitveturilo de fraŭlino Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj ŝi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi tenis la maldekstran ĉirkaŭ mia kolo. Ŝi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo mi vekiĝis. Ve! Mi tiel volonte daŭrigus tiun sonĝon! — Tio estas stranga libro, kiun ŝi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ĝi ĉiuvespere — kiu do povus estiĝi tiel feliĉa kiel tiu tartara princo! — Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi ŝatas ĝin; mi preskaŭ forgesas mian latinaĵon pro tio.