Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 13-an de Marto 1712

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 19-an de Decembro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 13-an de Marto 1712
Thiele, la 1-an de Majo 1712


Thiele, la 13-an de Marto 1712

Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. Mi kredis, ke ĝi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraŭ momenton en tiu ĉi ĉagrenejo — tio estas lia 27 volo — kiu estu! Estas al mi, kvazaŭ mi forsavis min de la morto, kaj ŝajnas al mi, ke tiu tri-monata malsano daŭris tri jarojn. Hieraŭ mi ŝin revidis unuafoje de post mia enlitiĝo, kaj eĉ kun malkonsterno, preskaŭ mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsaĝan amon. Ŝi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke ŝi ne aspektis tre ĝoje. Ho ve! Ŝi ne havas specialan kaŭzon por tio. Lia ekscelenca moŝto revenis la estintan semajnon, kiel mi aŭdis. Li sendube estas granda diboĉulo; antaŭ nelonge mi vidis tra fendaĵo de mia pordo, ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la kompatinda fraŭlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca moŝto, mi ŝin alpreĝus kiel anĝelon de la ĉielo.