Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 14-an de Aprilo 1713

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 13-an de Aprilo 1713 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 14-an de Aprilo 1713
Thiele, la 17-an de Aprilo 1713


Thiele, la 14-an de Aprilo 1713

Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian ĉambron por ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis kvazaŭ ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion.