Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 14-an de Novembro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 2-an de Novembro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 14-an de Novembro 1711
Thiele, la 20-an de Novembro 1711


Thiele, la 14-an de Novembro 1711

Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas kuretante en la korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj sin ŝovas de unu pordo al alia, neniam antaŭe mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Ŝi tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.

Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis al mi, ke io malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno. 25 Li sin klinis antaŭ ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton.

Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de ŝi, eĉ kiam li parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin ŝtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!