Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 17-an de Aprilo 1713

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 14-an de Aprilo 1713 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 17-an de Aprilo 1713
Thiele, la 20-an de Aprilo 1713


Thiele, la 17-an de Aprilo 1713

La juna fraŭlino malaperis!

Estintan nokton ŝi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie ĉi por forkonduki ŝin, ĉar iu renkontis meznokte du personojn sur unu ĉevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, ĉu ambaŭ estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni ĉiuj estis eksterdome la tutan tagon por serĉi. Ni revenis ne trovinte ilin. Mi sciiĝis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas prudenta kaj ne venos tro proksime al ili.

Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li certe mortos pro tio. Li kuŝas, kaj al neniu estas permesate viziti lin.