Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 17-an de Junio 1710

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 1-an de Majo 1710 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 17-an de Junio 1710
Thiele, la 28-an de Junio 1710


Thiele, la 17-an de Junio 1710

Kiel dezerta ŝajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj mi ne ĝin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel ĝojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ĝi kaŭzas eĥon en la flanka konstruaĵo — mi ĝemas kiel botaŭro. Ho, fraŭlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aŭ mi princo!