Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 2-an de Julio 1712

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 3-an de Junio 1712 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 2-an de Julio 1712
Thiele, la 13-an de Decembro 1712


Thiele, la 2-an de Julio 1712

Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine volis havi la mian, ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud la enterigejo, la malsaĝulo! Tamen li mem iam kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj — ili estas bone protektataj — Dio ĝojigu iliajn animojn en la ĉielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro Søren; ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj — mi devas ilin elŝiri!