Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 2-an de Novembro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 8-an de Oktobro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 2-an de Novembro 1711
Thiele, la 14-an de Novembro 1711


Thiele, la 2-an de Novembro 1711

Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian ekscelencan moŝton Guldenlöve kun sekvantaro. Li intencas resti kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. Hieraŭ la sinjoro parolis multe pri tio ĉetable.

"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la sinjorino, rigardante fraŭlinon Sofia’n.

Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute ne helpas — ho ke mi estu mil mejlojn for de tie ĉi!