Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 2-an de Oktobro 1709

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 13-an de Septembro 1709 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 2-an de Oktobro 1709
Thiele, la 7-an de Novembro 1709


Thiele, la 2-an de Oktobro 1709

Ĝi ne estas malebla — tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi aĉetis, troviĝas Metamorfozo en la franca lingvo — tio estas feliĉa okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu 12 afero estas stranga; se mi aŭdas ilin interparoli france tie supre, tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado — ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaŭ min dediĉas al la pafado. La sinjoro deziras, ke mi ĉeestu la ĉasadon, sed neniam mi povas lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi — kelkafoje li faras ambaŭ kune: mi portas malbone la pafilon, mi ŝarĝas malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas ĉasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazaŭ ĝi estus rastilo, kiun vi portas sur la ŝultro, kaj kiam vi celas, ŝajnas, kvazaŭ vi falus surdorsen."

Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, — tamen tio plibeligas ŝian vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn dentojn.