Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 2-an de Septembro 1749

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 4-an de Julio 1745 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 2-an de Septembro 1749
Thiele, la 12-an de Januaro 1751


Thiele, la 2-an de Septembro 1749

Hodiaŭ forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? Kie estas la ĝojoj de mia juneco? Ili estas ĉe miaj tiamaj amikoj. — Estis en ĉi tiu sezono; ni vere ĝuis la plezurojn de la ĉasado. Kiel ĝoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La ĉasistoj ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la ĉevaloj piedfrapetadis tiel senpacience kiel ni mem. Ni serĉis jen perdrikojn sur la erikejo, jen la cervojn en la arbaro —, kun ludado kaj kantado ni iris hejmen. Nun ĉio estas tie ĉi silenta kiel en monaĥejo, la sinjoro tute ne sin okupas pri ĉasado. Silenteme kaj sole la ĉasisto eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malĝoja kiel mi mem.