Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 23-an de Januaro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 17-an de Decembro 1710 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 23-an de Januaro 1711
Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711


Thiele, la 23-an de Januaro 1711

Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandiĝis kun 19 tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron — mi ĝin enspiris kiel vinon — ho ve, mi malsaĝulo! mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi ĉiuj tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaŭ ol venos la monato Majo. — Ah, mademoiselle Sophie! adieu! un éternel adieu!