Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 23-an de Marto 1710

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 13-an de Februaro 1710 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 23-an de Marto 1710
Thiele, la 1-an de Majo 1710


Thiele, la 23-an de Marto 1710

Hieraŭ, kiam ni revenis de la skolopĉasado, la sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi ĉetable; ni ja ne povos malfermi la buŝon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "ĉu via sinjora moŝto do ne volas min eksigi?"

"Point du tout," li respondis. "De nun vi povos esti mia valet de chambre! kaj kiam junkro Kresten vojaĝos Parizon, vi lin akompanos — kion vi opinias pri tio?"

Mi estis tiel kortuŝata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun tre ĝojas, ŝajnas tamen al mi, ke mi nevolonte volas forlasi ĉi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia sano depost tiu tempo estiĝis pli malbona.