Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 27-an de Februaro 1713

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 13-an de Decembro 1712 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 27-an de Februaro 1713
Thiele, la 5-an de Marto 1713


Thiele, la 27-an de Februaro 1713

Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia prudento min trompis, aŭ ĉu vere ŝi estis mia? Jes, ŝi estis mia — mi ŝin ĉirkaŭbrakis per miaj brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaĝon per kisoj — per varmegaj kisoj — nun 29 mi volonte mortus, tiel feliĉa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas — mi timas, ke mi freneziĝos.