Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 28-an de Junio 1710

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Thiele, la 17-an de Junio 1710 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 28-an de Junio 1710
Thiele, la 4-an de Oktobro 1710


Thiele, la 28-an de Junio 1710

Nun la bieno staras antaŭ miaj okuloj, kvazaŭ ĝi ĵus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la ĝardeno ricevis delikatan koloron, kaj ĉiuj homoj aspektas tiel mildaj. — Fraŭlino Sofia rehejmiĝis, ŝi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti enamiĝinta.