Taglibro de Vilaĝ-pedelo/Thiele, la 29-an de Septembro 1711

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711 Indekso : Taglibro de Vilaĝ-pedelo
de Steen Steensen Blicher
Tradukita de Hendrik Bulthuis
Thiele, la 29-an de Septembro 1711
Thiele, la 8-an de Oktobro 1711


Thiele, la 29-an de Septembro 1711

Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron — Dio konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen!